Woodrow Wilson
Thomas Woodrow WILSON [TA-mes ŬUD-roŭ ŬIL-sn], la dudek-oka usona prezidanto, naskiĝis je la 28-a de decembro, 1856, en Staunton, Virginio. En 1919 li obtenis la Nobel-premion pri paco.
Li estis prezidanto de la universitato Princeton ekde 1902 ĝis 1910, poste guberniestro de Nov-Ĵerzejo ekde 1911 ĝis 1913, kiam li estis elektata kiel prezidanto de Usono.
Wilson estis prezidanto dum la unua mondmilito. Li estis ankaŭ la dua demokrata prezidanto post Andrew Jackson.
Li revis formi la Ligon de Nacioj. Lia unua edzino estis Ellen Louise Axson, kaj la paro havis tri gefilojn. Post ŝia morto, lia dua edzino estis Edith Bolling Galt. Wilson estis presbiteriano. Post 1918, li suferis je paralizo. Li mortis 67-jaraĝa, je la 3-a de februaro, 1924, en Vaŝingtono pro ikto.
En januaro 1918, la prezidento Woodrow Wilson prezentis pacproponon kun 14 punktoj:
- eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
- liberaj maroj;
- abolo de ekonomiaj baroj;
- malpligrandigo de naciaj armeoj;
- redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
- foriro de okupaj armeoj el Rusio;
- restarigo de sendependeco de Belgio;
- redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
- refaro de italaj landlimoj;
- rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario;
- restarigo de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
- rekono de rajto al aŭtonoma disvolviĝo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
- sendependeco de Pollando;
- kreado de Ligo de Nacioj.
Dum lia administrado (1913-1921) okazis;
- 1913 - Leĝo de la Federala Rezervo (Federal Reserve, speco de nacia valut-banko}
- 1914 - Revolucio en Meksiko kaj la usona impliko
- 1915 - La subakvigo de la Lusitania far germana submarŝipo
- 1917 - Deklaro de Milito kontraŭ Germanio- la 6-an de aprilo
- 1918 - Armistico kun Germanio - la 11-an de novembro
- 1919 - Prohibicio de Alkoholaĵoj (18-a Amendo)
- 1920 - Usono ne ratifikis la Ligon de Nacioj.
|
Antaŭe: | 28-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
William H. Taft | 1913-1921 | Warren G. Harding |
|
- Mortintoj en Vaŝingtono
- Naskiĝintoj en 1856
- Mortintoj en 1924
- Kavaliroj de Ordeno de Blanka Aglo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 28-an de decembro
- Mortintoj la 3-an de februaro
- Nobel-premiitoj pri paco
- Prezidantoj de Usono
- Usonaj Nobel-premiitoj
- Usonaj politikistoj
- Usonaj profesoroj
- Usonaj advokatoj
- Usonaj juristoj
- Usonaj instruistoj
- Usonaj verkistoj