Saltu al enhavo

Waldemar Fydrych

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldemar Fydrych
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1953 (1953-04-08) (71-jaraĝa)
en Toruń
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vroclavo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo artisto
politika aktivisto
arthistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vroclavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Waldemar Andrzej Fydrych[1], pseŭdonomo Major (naskiĝis la 8-an de aprilo 1953 en Toruń) – pola eventisto, gvidanto de Oranĝa Alternativo, artisto kaj verkisto, kontraŭkomunisto.

Waldemar Fydrych edukiĝis en Toruń. Studis historion kaj historio de arto en Vroclavo, kie estis unu el iniciatintoj kaj gvidanto de eventista movado Oranĝa Alternativo. Konata danke al tiu ĉi agado en la 80-aj jaroj. Tiutempe uzis ŝercan titolon komandanto de Fortikaĵo Vroclavo. Pro sia agado gvidata de li vroclava Oranĝa Alternativo decembre 1988 estis premiita de la pola reĝisoro Andrzej Wajda. La premion, ĉeeste de interalie Jacek Kuroń, Bronisław Geremek, Witold Lutosławski kaj aliaj, reprenis delegitaro de OA.

En parlamentaj balotoj en 1989 Waldemar Fydrych kandidatis al Senato. Akiritaj voĉdonoj ne sufiĉis gajni mandaton. Baldaŭ poste forveturis al Parizo. Tie laboris de tempo al tempo, interalie kiel ĉambra farbisto.

En 1999 li revenis al Vroclavo, inspirante ekeston de efemera Sud-Okcidenta Fronto, kiu okazigis kelke da eventoj direktitaj kontraŭ regopovoj de la urbo. En 2002 kandidatis al brakseĝo de la prezidanto de Varsovio. Decembre 2004 kune kun grupo de studentoj vizitis Ukrainion kadre de apogo de la Oranĝa Revolucio.

En aŭtonomiaj balotoj novembre 2006 kandidatis al prezidanto de Varsovio kiel la ĉefo de Balota Komitato Sentaŭguloj kaj Koboldoj. Li sukcesis gajni la kvinan lokon el inter la dek kandidatoj. En aŭtonomiaj balotoj novembre 2010 denove strebis la prezidantecon kadre de la sama komitato. Li okupis la 7-an lokon el inter 11 kandidatoj.

En 2012 ĉe Akademio de Belartoj en Varsovio defendis doktoran tezon "Happening jako operacja integrująca, uzdrawiająca transformująca sztukę i rzeczywistość" (Eventismo kiel integra, resaniga kaj transforma operaco de la arto kaj realo) sub la gvido de profesoro Stanisław Wieczorek.

Waldemar Fydrych estas aŭtoro de kvar libroj laj libreto al la opero "Don Generalo", kaj pentristo kreanta karakterizajn laboraĵojn kun similaĵoj de koboldoj. Membro de la Asocio de Libera Vorto. Lia libro "Żywoty Mężów Pomarańczowych" (Vivoj de Oranĝaj Viroj) julie 2014 estis eldonita de londona eldonejo Minor Compositions en la angla kun enkonduko de la duopo de aktivuloj de The Yes Men kaj la usona ĵurnalistino Anne Applebaum.

En 2013 estis rekonita, en la libro "Surrealism – 50 Works You Should Know" de Brad Finger eldonita ĉe Prestel Publishing, unu el eminentaj reprezentantoj de superrealismo en historio de la movado samkiel Picasso, Dali, Marcel Duchamp kaj Antonin Artaud.

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Post la unua etapo de la balotoj por prezidanto de Varsovio en 2006 anoncis, ke li transdons sian voĉon al tiu, kiu la unua surmetos la ĉapon de koboldo.
  • Waldemar Fydrych estis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉefvgidanto de la pola registaro en ekzilo en Francio
  • Fydrych komencis uzi sian pseŭdonomon, kiam Armea Komandejo de Rekrutigoj alvokis lin soldatservi. Antaŭ la komisiono aperis en uniformo de majoro, kaj sian interparolanton – majoro – nomis kolonelo. Danke al tio oni konsideris Fydrych mense malsana kaj ne armeanigis lin.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Wszyscy proletariusze bądźcie piękni! Pomarańczowa Alternatywa w dokumentach aparatu represji PRL (1987-1989) (Ĉiuj proletoj estu belaj! Oranĝa Alternativo en dokumentoj de la aparato de reprezalioj en Pola Popola Respubliko (1987-1989)), enkonduko, elekto kaj prilaboro Joanna Dardzińska, Krzysztof Dolata, Vroclavo 2011.
  • Małgorzata Skotnicka, Waldemar Fydrych Major – lider Pomarańczowej Alternatywy (Waldemar Fydrych Major - gvidanto de Oranĝa Alternativo), en: "Wiadomości Historyczne z Wiedzą o Społeczeństwie", n-ro 5, 2012, p. 19-25.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]