Saltu al enhavo

The Notorious B.I.G.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Notorious B.I.G.
Persona informo
Naskonomo Christopher George Latore Wallace
Aliaj nomoj The Notorious B.I.G. • Biggie • Biggie Smalls • Frank White
Naskiĝo 21-an de majo 1972 (1972-05-21)
en Bedford–Stuyvesant, Broklino,  Usono
Morto 9-an de marto 1997 (1997-03-09) (24-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, kantono Los-Anĝeleso,  Usono
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Fresh Pond Crematory and Columbarium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Afrik-Usonana angla lingvo
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater George Westinghouse Career and Technical Education High School (en) Traduki
Bishop Loughlin Memorial High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Voletta Wallace (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Faith Evans (en) Traduki (1994–1997) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj T'yanna Wallace, C.J. Wallace (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo repisto
muzikproduktisto
kantoverkisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Christopher George Latore Wallace (naskiĝis 21an de majo 1972 en Broklino, mortis 9-an de marto 1997), pli bone konata kiel The Notorious B.I.G.Biggie, estis tre sukcesa usona repmuzikisto. Li estis fama ĉe la East Coast rap (orienta-marborda repo) kaj krimulrepo.

Lia debuto Ready to Die aperis en 1994, je Bad Boy Records de Sean Combs aŭ Puff Daddy. Estis tre populara kaj sukcesa albumo.

Wallace eniriĝis en la violenta vendeto inter la orienta-marborda kaj la okcidenta-marborda repo dum 1996. La repo originis en Novjorko, je la orienta marbordo de Usono, kaj la novjorka repkulturo tradicie havis komplekso de plivaloreco. Aliaj tradicioj kreskis post 1980 kaj la populara kalifornia reptradicio, kun centro Los-Anĝeleso, je la okcidenta malbordo, jam havis komplekson de malplivaloreco. Por la orient-malbordanoj la kalifornianoj estis parvenuoj. Kvereletoj elburĝoniĝis. Wallace ekhavis daŭran kverelon kun los-anĝelesano Tupac Amaru Shakur, dum kio ambaŭ estigis minacojn duflanke.

Al Shakur pafis nekonataj pafantoj la 7-an de septembro 1996 kaj li mortis la 13-an.

Wallace estis pafita je la 9-a de marto 1997 je la dek dua kaj kvardek kvin minutoj nokte en Los-Anĝeleso. Kuracistoj konkludis, ke li mortis tri dek minutojn poste. La 18-an de marto lia funebro okazis. Lian duan repalbumon, Life After Death...'Til Death Do Us Part, eldonis oni la 25-an kaj ĝi iĝis granda modrepo. Wallace jam estas popularulo en la orienta-marborda repo. Estas ankoraŭ multaj murpentraĵoj pri Wallace en Novjorko.