Umbra lingvo
Tiu ĉi artikolo traktas antikvan kaj mormotintan lingvon el la italika lingvaro. En la lingvaĵo de lingvistiko ankaŭ regiona dialekto de la itala lingvo en la nuntempa regiono Umbrio nomatas "umbra lingvo". |
Umbra lingvo | |
𐌔𐌍𐌉𐌅𐌖𐌊𐌉 (ikuvins) | |
mortinta lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Osco-Umbrian | |
Parolata en | Umbrio (Italio) |
Skribo | antikva itala alfabeto, latina alfabeto, Etruska alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | sen valoro |
ISO 639-3 | xum |
Glottolog | umbr1253 |
Angla nomo | Umbrian |
Franca nomo | ombrien |
La umbra lingvo apartenis al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun la proksime parenca oska lingvo kaj kun iuj pliaj lingvoj, interalie la sud-picena, konsistigas la oskan-umbran subgrupon. La lingvo estis parolata de la umbroj, antikva popolo sur la itala duoninsulo, kiu donis sian nomon al la regiono Umbrio.
La umbra lingvo nuntempe unuavice konatas pro la "inguvinaj tabuloj" – latine tabulae Iguvinae (Iguvium estas la nuntempa urbo Gubbio): Temas pri sep tabuloj el bronzo sur kiuj estas notitaj priskriboj de religiaj ceremonioj kaj regularoj por la pastroj. La tabuloj estis skribita en variaĵo de la malnovitalika alfabeto, tre simila al la etruska alfabeto.
La entute trovitaj enskribaĵoj en la umbra lingvo disdivideblas en du grupojn: la malnovumbraj tekstoj, skribitaj per la malnovitalika alfabeto, devenas plejparte el la 5-a jarcento a.K., la novumbraj tekstoj en la latina alfabeto plejparte el la 1-a jarcento a.K.. Mallonge poste la umbra lingvo formortis.