Universitato de Acoroj
Universitato de Acoroj | ||
---|---|---|
Universitatkonstruaĵo en Horta, insulo Faial
| ||
publika universitato | ||
moto | Sicut Aurora Scientia Lucet Kiel la Tagiĝo Scienco Brilas | |
Informoj | ||
fondodato | 1976 | |
Situo | ||
Geografia situo | 37° 44′ 45″ N, 25° 39′ 50″ U (mapo)37.74583333-25.66388889Koordinatoj: 37° 44′ 45″ N, 25° 39′ 50″ U (mapo) | |
lando | Portugalio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
La Universitato de Acoroj (portugale Universidade dos Açores) estas la ununura universitato sur la portugala insularo de Acoroj kaj la plej okcidenta universitato en la lando.
La universitato estis fondita en 1976 kiel rezulto de la Revolucio de la Diantoj en Ponta Delgada kaj havas du kampusojn en Angra do Heroísmo (Fakultato de Agrikulturaj Sciencoj - Departamento de Ciências Agrárias) kaj en Horta sur la insulo Ilha do Faial (Fakultato de Oceanografio kaj Iĥtiologio (Fiŝologio)).
Ĉi-lasta malfermiĝis la 8-an de januaro 2010 kaj estas loĝigita en la iama Hospitalo Walter Bensaúde en Horta, konstruita en 1901, kiu estis renovigita kaj transformita tiucele.
La universitatkonstruaĵoj de Angra do Heroísmo estis rekonstruitaj ne malproksime okcidente de la urbocentro sur la Pico do Urze -ejo, post kiam iama milithospitalo estis komence uzita por universitatceloj.
La antaŭa 19-a jarcenta Palacete Porto Formoso sur la kampuso en Ponta Delgada, kiu estis konstruita ĉirkaŭ parko, nun enhavas la rektorecon de la universitato. Kontraŭe estas la centra biblioteko, kiu malfermiĝis en 2003, kaj la Aula Magna.
Interalie, notindas ke la cehfsidejo de la Internacia Unio de Regionaj Sciencoj situas en la universitato.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Rektorejo, Ponta Delgada
-
Kampuso en Angra do Heroísmo
-
Kampuso en Angra do Heroismo
-
Enirejo al la kampuso kun emblemo, Angra do Heroísmo
-
Centra obelisko sur la ĉefa kampuso en Ponta Delgada, São Miguel
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Universitatejo de Angra/Angra Universitatejo aŭ la Departemento de Agrikulturaj Sciencoj (en la portugala)
- Departemento de Matematiko
- Departemento de Oceanografio kaj Ichthyology en Horta Arkivigite je 2014-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Fontoj
- . A Importância da Universidade dos Açores na Sociedade Açoreana (portugale) (2010). Arkivita el la originalo je 2020-10-19. Alirita 2 July 2010 .