Vestfold og Telemark
Aspekto
Vestfold og Telemark | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
iama provinco de Norvegio, provinco de Norvegio [+] | |||
Lando | Norvegio | ||
Ĉefurbo | Skien | ||
- koordinatoj | 60° N, 9° O (mapo)59.59Koordinatoj: 60° N, 9° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 17 465,92 km² (1 746 592 ha) [+] | ||
Areo | 17 465,92 km² (1 746 592 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 429 101 [+] (1-a de januaro 2023) | ||
Denseco | 24,57 loĝ./km² [+] [+] | ||
Provincestro | Terje Riis-Johansen | ||
ISO 3166-2 | NO-38 | ||
Vestfold og Telemark | |||
Vikimedia Komunejo: Vestfold og Telemark [+] | |||
Vestfold og Telemark estis provinco en Norvegio. La provinco estis kreita la 1-an de januaro 2020 per la kunfandiĝo de la malnovaj provincoj Telemark kaj Vestfold. La nova provinco havis areon de 17 465,92 kvadrataj kilometroj. Laŭ la stato de 2023 en la teritorio de la nova provinco vivis 429 101 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Administra centro estis la urbo Skien.
Ĉar en la loka loĝantaro mankis subteno pri la unuigita administra unuo, post multaj ardaj diskutoj la 31-an de decembro 2023 la nova provinco ĉesis ekzisti. La malnovaj provincoj Telemark kaj Vestfold estis reestablitaj la 1-an de januaro 2024.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la provinco Telemark (norvege)
- Oficiala retejo de la provinco Vestfold (norvege)