Saltu al enhavo

Vladimir Majnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Majnov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1871 (1871-01-01)
Morto 30-an de novembro 1941 (1941-11-30) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 579
vdr

Vladimiro MAJNOV (ruse Владимир Владимирович Майнов, naskiĝis 1871, mortis 1942). Esperantistiĝis en 1887. Rusiano kaj sovetiano. Ĵurnalisto. La unua konata korespondanto de Ludoviko Zamenhof. Tiu tre juna homo altiris al Esperanto la simpation kaj subtenon ne nur de Leo Tolstoj sed ankaŭ de la fama brita lingvisto Max Muller. Li klopodis altiri al Esperanto la favoron de la rusa verkisto K.R. (la Granda Princo Konstantin' Konstanti'noviĉ Romanov - kuzo de la tiama Rusia caro Aleksandro III), kies teatraĵon "Renaskita Manfred" li tradukis. Pro tiu klopodo, post pli ol 30 jaroj li estis eksigita el Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU).

Liaj artikoloj, sendataj ĝis la printempo de la jaro 1942 el la sieĝita Leningrado (en kiu homoj amase mortadis pro malsato kaj malsanoj), aperadis en la Esperanta gazeto "Renovigo" (Meksiko).

Dum sia korespondado kun Zamenhof, li ricevis leterojn ĉe adreso

St. Peterburgo, Tarakanovskij per. 7, loĝ. 74,[1] kaj post, en 1906, Peterburgo 10 Rota Izm, Polka d. 9, kv. 11[2].

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ruslanda Esperantisto. Koresponda Fako. N 10, p. 2. Okt. 1906
  2. Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. N 11, p. 2. Nov. 1906


Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.