Yaxchilán
Yaxchilán | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Koordinatoj | 16° 54′ 0″ N, 90° 58′ 0″ U (mapo)16.9-90.966666666667Koordinatoj: 16° 54′ 0″ N, 90° 58′ 0″ U (mapo) | |
Yaxchilán | ||
Vikimedia Komunejo: Yaxchilan [+] | ||
Yaxchilán, foje ankaŭ Menché aŭ Lorillard, estas antikva majaa urbo ĉe la rivero Usumacinta en la nuna Chiapas, Meksiko. La antikva nomo de la urbo estis verŝajne Izancanac aŭ Siyaj Chan.
Yaxchilán estis grava urbo dum la klasika erao en la regiono Usumacinta. La urbo regis super aliaj malpli grandaj urboj kiel Bonampak kaj delonge estis ligita al Piedras Negras, portempe ankaŭ al Tikal. Yat-Balam, fondinto de longe reganta dinastio, surtroniĝis la 2-an de aŭgusto 320, kiam Yaxchilán estis ankoraŭ nesignifa urbo. Sub la rego de lia posteulo la urbo iĝis ĉefurbo de la regiono. En 654 ĝi batalis kontraŭ la konkuranta urbo Palenque. La dinastio pluvivis ĝis la komenco de la 9-a jarcento. Yaxchilán estis plej potenca dum la longa regado de reĝo Ŝildojaguaro la 2-a, kiu mortis en 742 pli ol 90-jaraĝa.
Yaxchilán famas pro la granda nombro de tieaj skulptaĵoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Carolyn E. Tate: Yaxchilan, The Design of a Maya Ceremonial City. University of Texas Press, Austin 1992, ISBN 0-292-77041-3
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo kaj rondiro tra la ruinoj (angle)
- Yaxchilán ĉe Mayakultur.de Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
|