Zoltán Bán
Aspekto
Zoltán Bán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beck Zoltán |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1916 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de majo 1998 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro redaktisto vicdirektoro |
Zoltán Bán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bán Zoltán estis hungara komikisto, redaktoro. Lia origina familia nomo estis Beck.
Zoltán Bán[1][2] naskiĝis la 1-an de aprilo 1916 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de majo 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Bán komencis sian aktoran karieron en Sopron en 1933, samtempe li estis ankaŭ redaktoro ĉe gazeto. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Depost 1945 li denove estis redaktoro jam en Budapeŝto, ekde 1953 komikisto. Li laboris en kabaredo, Hungara Radio, Hungara Televizio, produktejo de filmoj. Li emeritiĝis en 1976, tamen li ricevis plu komikistajn rolojn. Li ricevis premiojn en 1976 kaj 1996.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Endre Nagy (verkisto): A miniszterelnök - gazetvendisto
- Ferenc Molnár: A doktor úr - 2-a policano
- Károly Nóti-István Zágon: Hyppolit, la lakeo - kuiristo
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Bogáncs (1959) - spektaklanto
- Patyolat akció (1965) - piloto
- Szerelem (1971) - hararisto
- Cha-Cha-Cha (1982) - vendisto
- Frici, a vállalkozó szellem (1993) - vendisto