La urbeto Zarzalejo troviĝas ĉe la piedo de du granitaj montoj: Machota Alta (1.464 m), populare nomata Pinto de la Monaĥo, kaj Machota Malalta (1.404 m), kiuj apartenas al la Gvadarama Montaro. Zarzalejo situas je 58 km de Madridoĉefurbo.
Zarzalejo estas dividita en du nukleoj: la supra, la antikva urbeto; la malsupra, La Stacidomo, tradicie konata kiel Los Pajares. La unua strukturita ĉirkaŭ la Placo de la Konstitucio kaj la preĝejo, estis la unua setlejo elektita de Filipo la 2-a por konstrui la Monaĥejon de El Escorial, pro la proksimeco de la ŝtonminoj ĉe la flankoj de la montoj Machotas. La Stacidomo estas pli nova kaj en la lastaj jaroj ĝi rapide kreskis pro la konstruado de multnombraj luksaj domoj.