Zendeboldo
Zendeboldo,[1] latine nomata Zendeboldus aŭ Zuendeboldus,[2] malnovaltgermane Zwentibold, ankaŭ Zventibold, Zwentibald, Zuintibold, Zuendibalt, Zuentibold aŭ Zuantibold, n. en 870 aŭ 871, m. la 13-an de aŭgusto 900, el la nobela familio de la karolidoj estis reĝo de Lotaringio de majo 895 ĝis 900.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li ricevis sian nomon de sia baptopatro, la Moravia reganto Svatopluk la 1-a (Zwentibold aŭ Zuentibold estas la ĝermanigita, frankigita formo de la slava nomo Svatopluk, en antikva slava lingvo Свѧтопълкъ).
Zendeboldo estis la unuenaskita, sed ekstergeedza filo de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Arnulf de Karintio kaj estis komence celita kiel lia posteulo. Ankaŭ post kiam Arnulf havis legitiman filon naskita en 893, Ludoviko la Infano, la imperiestro puŝis la elekton de Zendeboldo kiel Reĝo de Lotaringio malgraŭ la rezisto de la loka nobelaro. Zendeboldo daŭre restis malaprobita fare de la nobelaro. Post la morto de Arnulf en 900, la gvidaj nobeluloj de Lotaringio falis for de Zendeboldo, nomis lian duonfraton Ludoviko al la lando kaj omaĝis al tiu, esperante protekti siajn proprajn interesojn: Ludoviko estis nur sep jarojn aĝa tiutempe, kaj jam estis farita reĝo de la Orientfranka imperio en Forchheim la 4-an de februaro 900. Tiel juna knabeto, jen la kalkulo, ne povus esti forta reĝo.
Jam en printempo 897 Zendeboldo edziĝis kun Oda (n. inter 875 kaj 880; m. la 2-an de julio post 952), filino de duko Oto la 1-a de Saksio el la nobela familio de liudolfidoj, poste ankaŭ nomata "otidoj" reference al Oto la 1-a.
En samtempaj fontoj Zendeboldo estas priskribita kiel netalenta kaj neinhibita, kvankam li sukcese antaŭenigis la konstruadon de preĝejoj kaj monaĥejoj, kaj la fontoj eble prezentis lin tro negative.
Lia memortago estas la 13-a de aŭgusto, la tago en kiu li mortis proksime de Susteren en batalo kontraŭ la lotaringaj grafoj Gerhard Mosellensis (Gerhard von Metz), Matfridkaj Stefan. Lia tombo estas en la abatinejo Susteren.
Post la morto de Zendeboldo , lia edzino Oda tuj en aŭtuno de la sama jaro 900 geedziĝis kun Gerhard Mosellensis, kiu venkis kaj mortigis ŝian edzon. La grafo Gerhard mortis la 22-an de junio 910, do la paro havis preskaŭ dek komunajn jarojn. Post la morto de la dua edzo, Oda ankoraŭ havis 42 pliajn vivojarojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- La unua versio de tiu-ĉi teksto ekestis surbaze de la germana koresponda vikipedia artikolo laŭ la stato de la 16-a de oktobro 2024.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ esperantigo de la siatempe plej norma latina nomo Zendeboldus.
- ↑ en anglalingva artikolo de fondaĵo por mezepoka genealogio, angle foundation for medieval genealogy (FMG)