Zsebeháza
Aspekto
Zsebeháza [ĵebehAza] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. La loknomo signifas hungare: domo de "Zsebe". Zsebe estas mallonga (neuzita) formo de Sebastiano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9346
- Telefonkodo: 96
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 150
- Koordinatoj: 47°31′00″N 17°12'00″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Zsebeháza situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Szombathely-Győr ĉefvojo kaj fervojo preteriras. Urboj Csorna troviĝas 15, Kapuvár 19, Répcelak 21, Tét kaj Fertőszentmiklós po 30, Győr 50, Budapeŝto 168 kilometrojn.
En Zsebeháza migra poŝto servas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1346 en latina formo "Terra Sebe". Dum la kontraŭturkaj bataladoj la turkoj detruis la vilaĝon, kiu senhomiĝis dum jardeko.