« [pri Sud-Koreio] Iu ajn unuflanka foriro de la usonanoj supozeble ne nur rapidigus novan militon, sed plej verŝajne signalus pri fino de la usona milita ĉeesto en Japanio. »
«Pjongjango devas esti konvinkita je tio ke la vojo al Vaŝingtono iras tra Seulo kaj neniel alie. Se tiuj prioritatoj estos ŝanĝitaj, Sud-Koreio laŭgrade estos malaltigita ĝis la rolo de figuranto. »
« ...до 1970-х годов, до принятия «курса чучхе», Северная Корея развивалась быстрее Южной, но уже в 1990-е страна не вылезала из голода. »
— Andrej Movĉan, La rusia déjà vu aŭ latinamerika pasinteco? [la 1-a de septembro 2015]
« [pri Sud-Koreio post la Dua mondmilito] Por tiuj milionoj kiuj impetis al la urboj kaj multaj aliaj, kiuj restis en ŝanĝiĝinta kamparo, statika budhismo de Koreio de la agrikultura epoko perdis sian allogecon. Kristanismo kun siaj ideoj pri persona saviĝo kaj homa sorto proponis pli esperigan kaj trankviligan mondkoncepton dum la tempo de ŝanĝoj kaj malkvieto. »
— Henry Scott Stokes, Korea’s Church Militant // New York Times Magazine. La 28-a de novembro 1973, p. 68.