| |||
Ĉefurbo | Londono | ||
Areo | 243 610 km² | ||
Loĝantaro | 63 705 000 | ||
Monunuo | brita pundo (GBP) | ||
Elektro | 230V, 50 Hz | ||
Tel. antaŭkodo | +44 | ||
Horzono | UTC +0 |
Britio, kutime konata ankaŭ kiel Unuiĝinta Reĝlando aŭ Britujo, estas lando en brita insularo, al kiu ĝi donis sian nomon. Britio konsistas el la reĝlandoj Anglio, Kimrio kaj Skotlando. Ligitaj al Britio estas “Manikinsuloj” (“Ĵerzejo”, “Gernezejo” k.a.) kaj “Manksinsulo”. Britio kaj Nord-Irlando estas kune “la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando”. Tiun longan nomon oni uzas nur en iaj oficialaj kuntekstoj. Normale oni diras simple Britio.
Regionoj
[redakti]Dependaj Teritorioj
[redakti]De Britio dependaj teritorioj estas (alfabete): Angvilo, Bermudoj, Brita Hindoceana Teritorio (Ĉagosarkipelago), Britaj Virgulininsuloj, Falklandoj, Ĝibraltaro, Kejmanoj, Moncerato, Pitkarna Insulo, Sankta Heleno, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj kaj Turkoj kaj Kajkoj.
Kompreni
[redakti]Britio troviĝas ie inter la kontinenta Eŭropo kaj Usono - geografie kaj mense. Britio dum longa tempo strebis eniri la Eŭropan Union por dum la sekva generacio kompreni, ke ili fakte volas sendependecon. Tamen tiu sendependiĝo estas malfacila - simile kiel francoj foriras sen adiaŭi, Britoj adiŭas sen foriri.