Vajmaro
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Weimar" en federacia lando Turingio. Por politika sistemo en Germanlando inter 1918 kaj 1933 rigardu la paĝon Vajmara Respubliko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Weimar. |
Vajmaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
universitata urbo (2004–) urba komunumo de Germanio mezgrada regiona centro urban district of Thuringia (en) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 99423 • 99425 • 99427 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 65 611 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 777 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 59′ N, 11° 20′ O (mapo)50.98111111111111.329444444444Koordinatoj: 50° 59′ N, 11° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 208 m [+] | ||||
Areo | 84,48 km² (8 448 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Weimar [+] | |||||
| |||||
La urbo Vajmaro (germane Weimar [vajma]) estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. Ekde 1922 apartenas al Vajmaro la vilaĝo Oberweimar. Pri la diversaj aspektoj de Vajmaro, inter honto kaj gloro, verkiĝis la furorlibro Mythos Weimar en 1999.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 899 la loko unuafoje estis dokumente menciita kiel Wimares, kio kunmetiĝis el la vortoj vih (= sankta, konsekrita) kaj mar (= lago, marĉo). Malnova setlejzono en Vajmaro estis ekz. la areo apud Hinter der Badestube.
Dum la 18-a jarcento Vajmaro fariĝis fama kultura centro. Poetoj kiel ekzemple Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller kaj Johann Gottfried Herder, sed ankaŭ muzikistoj, pentristoj kaj arkitektoj agadis en la urbo. Temas pri la epoko de Vajmara klasikismo. Pri Goeto memorigas onin ekz. ankaŭ Goeto-migradopado (Vajmaro-Großkochberg).
En 1905 malfermiĝis la unua nemovebla kinejo en Vajmaro fare de Theodor Scherff. En la jaro 1919 formiĝis en la urbo la Vajmara Respubliko, kiu restis ĝis 1933. En la jaro 1937 la naziaj regantoj apud la urbo konstruis la koncentrejon Buchenwald, en kiu ĉirkaŭ 56.000 homoj mortis.
Nuntempe Vajmaro denove estas grava scienca, turisma kaj kultura centro: kun universitato, teatro, pluraj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj vidindaĵoj. Pri multaj kulturaĵoj zorgis la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar. Ĉiujare aljuĝitis en la urbo la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. Por muzike talentite troviĝas en la urbo la renomita Liszt-muzikaltlernejo vajmara.
Ripozuma zono estas ekz. Merketal. Alia urboparto estas Kirschberg, laŭvorte Kirkomonto. Ehringsdorf estas kune kun Oberweimar urbokvartalo de Vajmaro.
Ne malinterese estas ankaŭ lerni pri la diversaj pontoj en Vajmaro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]- Adventa domo
- Aŭtoŝosea kirko je Gelmeroda
- Franciskana monakejo (pereinta)
- Paul-Schneider-komunumcentro, evangelia
- Herder-kirko
- Preĝejo Mario reĝino de la apostoloj (Oberweimar)
- Kirko Sankta Jakobo kun tombejo
- Preĝejo Sankta Johano
- Preĝejo Koro de Jesuo (romkatolika)
- Preĝejo Kristo, eksa metodisma kirko
- Preĝejo Sankta Bonifaco (Schöndorf) (romkatolika)
- Kruco-kirko
- Preĝejo Sankta Maŭrico (Niedergrunstedt)
- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Oberweimar)
Kasteloj
[redakti | redakti fonton]Muzeoj kaj memoriglokoj
[redakti | redakti fonton]- Artohalo de Kessler
- Bauhaus-muzeo
- Memorigloko Buchenwald
- Buchenwald-placo
- Falk-monumento
- Ĝardendomo de Goethe en la Ilm-parko
- Goethe-muzeo
- Haus der Weimarer Republik
- Kolekto por grafikaĵoj
- Kirms-Krackow-domo
- Liszt-domo
- Lutera korto kun Falk-muzeeto
- Memorigloko Albert Schweitzer
- Muzeo pri abeloj
- Muzeo prahistoria
- Nova Muzeo
- Placo de la kvar kleruloj
- Presejo historia kun muzeo
- Schardt-palaco
- Schiller-domo
- Urba muzeo
Aliaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Arboŝela dometo
- Artoturo vajmara
- Cranach-domo
- Domo Hohe Pappeln
- Domo je Bauhausstraße 12
- Domo je Brennerstraße 42
- Drilremizo
- Glacifrida dometo
- Grandduka saksia artmetilernejo
- Grenejoj de burĝaj farmistoj
- Hainfels, iama kafejo
- Hain-turo, belvedero
- Haus am Horn
- Heimrichs-tablo, juĝejo
- Herder-loĝdomo
- Herders Ruh
- Klubejo "Zur Linde"
- Monumento por Franz Liszt
- Parkkaverno
- Paŭlina Konvento
- Pogwisch-domo
- Pompeja benko
- Pontoj en Vajmaro
- Pordegejo ĉe Erfurter Straße
- Romia Domo
- Sächsischer Hof, gastejo
- Sauckel-vilao
- Stegmann-domo
- Domo de Charlotte von Stein
- Templanejo
- Vendejo de Sachs & Berlowitz
- Vereinsmühle
- Vilao Ithaka
- Wittumspalais
- Zum schwarzen Bären, gastejo
Parkoj kaj tombejoj
[redakti | redakti fonton]- Hasenwäldchen
- Historia tombejo vajmara
- Ilm-parko
- KünstlerGärten Weimar
- Landbieno de Holzdorf
- Oppel-ĝardeno
- Poseck-ĝardeno
- Princa kripto
- Sinkinta Giganto
- Sovetia honora tombejo ĉe Kastelo Belvedere
- Vajmarhaloparko
- Verda zono Asbach
Servejoj kaj institucioj
[redakti | redakti fonton](alt-)lernejoj kaj bibliotekoj
[redakti | redakti fonton]- Bauhaus-Universitato Vajmaro
- Biblioteko Dukino Anna Amalia
- Falk-bazlernejo
- Goeto-Ŝilero-Arkivo
- Grandduka saksia artlernejo
- Kasse-turo, klubo porstudenta
- Käthe-Kollwitz-lernejo
- Legadmuzeo
- Liszt-muzikaltlernejo vajmara
- Municipa biblioteko
- Muzikgimnazio ĉe Kastelo Belvedere
- Parklernejo Ehringsdorf
- Popolaltlernejo de Vajmaro
- Vilhelmo-Ernesto-gimnazio
aliaj
[redakti | redakti fonton]- Aŭtoŝosea flegejo je Legefeld
- Berka-stacidomo
- Ĉefa gvardiejo
- Ĉefa ŝtatarĥivo
- Ĉefpoŝtejo de Vajmaro
- Domo de ripozo, kun kinejo kaj porjunulaj ĉambroj
- Germana Ŝtata Teatrejo
- Govia forumo
- Grand Hotel Russischer Hof
- Gutenberg-presejo (Vajmaro)
- Holzdorf, karitatejo
- Hotelo Elephant
- Imperiestraj Tilioj, ĉasejo
- Junulargastejo "Am Ettersberg"
- Junulargastejo "Maksim Gorki"
- Kafejo Residenz
- Karola Muelejo
- Labordomo kaj malriĉulejo
- Librejo de Hoffmann
- Malnova radifoniejo
- Nietzsche-arkivo
- Popoldomo vajmara
- Schwansee-naĝejo
- SSV Vimaria Weimar '91, sportoklubo
- Studia Teatro
- Urba arkivo de Vajmaro
- Urbodomo de Vajmaro
- Vajmarhalo
pereintaj, alifunkciigitaj respektive intertempe ĉesintaj
[redakti | redakti fonton]- Aerodromo Weimar-Lindenberg
- Anna Amalia zu den drei Rosen, loĝio framasona
- Arbalesta societo vajmara
- Ĉirkaŭfortikaĵo de Vajmaro
- Falkenburg, citadelo kaj plezurkastelo
- Gasfabriko
- Geografia Instituto de Vajmaro
- Meblofabriko Scheidemantel
- Parkbanejo de Vajmaro
- Punlaborejo kaj orfejo
- Vajmara arsenalo
- Vaporsegejo kaj levaparatejo Grosch
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Ne forgesu spekti la multon da artikoloj pri homoj rilataj al Vajmaro.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Hämeenlinna (Finnlando), ekde 1970
- Trier (Germanio), ekde 1987
- Siena (Italio), ekde 1994
- Blois (Francio), ekde 1995
|