Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|
internacia parlamento principal organ of the United Nations (en) | ||
Komenco | 1945 vd | |
Sidejo | Sidejo de UN | |
Lingvoj |
araba lingvo | |
Filioj | UNICEF United Nations Commission on International Trade Law (en) United Nations System Staff College (en) Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations General Assembly, mallongige UNGA) estas la plena kunveno de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiun membroŝtaton povas reprezenti ĝis kvin personoj.
La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj akceptas la budĝeton de Unuiĝintaj Nacioj (artikolo 17 1, UN-ĉarto). Aldonaj taskoj estas konsilado kaj akcepto de rekomindaj rezolucioj. La Ĝenerala Asembleo povas trakti fakte ĉian demandon kun internacia graveco, krom se samtempe la Konsilio de Sekureco ĝin traktas (artikolo 10, UN-ĉarto).
La Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estas posteno nomumita per la voĉoj de reprezentantoj en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA) ĉiujare.
Decidoj
[redakti | redakti fonton]En la 10a de majo 2024 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj 143 el 193 membro-ŝtatoj favoris la akcepton de Palestino kiel tutrajta membro, kaj nur naŭ landoj kontraŭis, dum 25 sindetenis. Tio estis tre supera al la du trionoj postulitaj tiucele, tamen jam la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj estis malakceptinta la pasintan 18an de aprilo tiun eblon pro la nura vetoo fare de Usono, dum 12 ŝtat-membroj de la Konsilio apogis ĝin kaj du sindetenis.[1]
Trivialaĵo
[redakti | redakti fonton]En 1960 dum protestoplena kunveno Nikita Ĥruŝĉov montris sian malkontenton, frapante la tablon per sia formetita ŝuo.
En 1974 Jaser Arafat parolonte aliris la pupitron kun pistolo ĉeflanke.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Una abrumadora mayoría de 143 países pide la plena integración de Palestina en la ONU Público, 10a de majo 2024. Alirita la 12an de majo 2024.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|