Želenice (germaneSelnitz, al diferencigo oni ankaŭ iam uzas neoficialan nomon Želenice nad Bílinou) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Vivas ĉi tie 485 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1307. En la jaro 1848 Želenice fariĝis memstara municipo kun domaroj Liběšice kaj Kaňkov en distrikto Teplice. En la jaroj 1896–1935 ili apartenis en distrikton Duchcov kaj en la jaroj 1935–1960 en distrikton Bílina. Ekde la jaro 1960 ili troviĝas en distrikto Most kaj la domaro Kaňkov estis alligita al municipo Braňany.