Asia Argento
Asia Argento | |||||
---|---|---|---|---|---|
Asia Argento en 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Asia Argento | |||||
Naskonomo | Aria Maria Vittoria Rossa Argento | ||||
Naskiĝo | la 20-an de septembro 1975 en Romo, Latio, Italio | ||||
Lingvoj | itala • angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Dario Argento (en) vd | ||||
Patrino | Daria Nicolodi (mul) vd | ||||
Gefratoj | Fiore Argento (mul) vd | ||||
Edz(in)o | Michele Civetta (en) (2008–2012) vd | ||||
Amkunulo | Morgan (en) (2000–2006) Anthony Bourdain (2017–2018) vd | ||||
Infanoj | Anna Lou Castoldi (en) ( Morgan (en) ) vd | ||||
Parencoj | Claudio Argento (en) (onklo) Salvatore Argento (en) (avo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro filmaktoro verkisto televida prezentisto voĉaktoro produktoro modelo kantisto scenaristo aktoro diskĵokeo aktivulo vd | ||||
Aktiva dum | 1984 - nuntempo | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Bits and Pieces vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Asia Argento estas itala aktorino, reĝisorino, scenaristino kaj diskĵokeino. Ŝia vera nomo estas Aria Anna Maria Vittoria Rossa Argento ĉar la aŭtoritatoj rifuzis permesi la nomon Asia en la urbodomo. Tamen, ŝi kutimas uzi ĝin kiel profesinomon. Laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto, Asia prononciĝas ['a:sia].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis la 20-an de septembro 1975 je la 8-a kaj sep minutoj en Romo. Ŝi estis tre frue mergita en la itala kina universo ĉar ŝia patrino Daria Nicolodi estas aktorino, kaj Dario Argento estas reĝisoro, produktoro kaj scenaristo fama pro sia laboro en itala ĝenro giallo, kaj sia influo sur modernaj hororaj filmoj.
Post kelkaj filmoj kiuj iompostiome famigis ŝin en sia propra lando, ŝi debutis sub la direktoj de sia patro en 1993, en la filmo Trauma. Unuafoje ŝi aperis nuda ekrane. Ŝi ricevis la premion David di Donatello por tiu filmo. Ŝi poste rolis en la franca epopeo La Reine Margot, adaptaĵo de la samtitola libro de Alexandre Dumas. La saman jaron, ŝi unuafoje staris malantaŭ la kamerao por la mallongaj filmoj Prospettive kaj A ritroso. En 1996, ŝi reĝisoris kaj scenaris sian unuan filmon, Scarlet Diva. En 2000, ŝi rekomencis la sperton en Usono kun ĉefrolantoj kiel si mem, sed ankaŭ Marilyn Manson, Ornella Muti kaj Winona Ryder en The Heart is Deceitful above all things, kiu rakontas la lukton por droghokita patrino konservi sian infanon kun si.
Matura aktorino, ŝi enkondukis stilon kiu ankoraŭ ŝin distingas. Pro ŝiaj filmaj elektoj kaj ŝia ĝenerala kariero kaj personeco, oni kutimas konsideri ŝin kiel ciganeman kaj punkeman stelulon. Ŝi ne timas aperi nuda kaj ofte rolas malfacilajn rolojn kiel tiujn de diboĉaj kaj elfalitaj junulinoj, droghokitaj aŭ prostituitaj. Ŝi ankaŭ rimarkiĝis por roli en multaj lingvoj, kiel la franca, la angla kaj kompreneble la itala.
Ankaŭ ŝi ŝajne bone sentis sin en historiaj filmoj: post la francaj epopeoj La Reine Margot kaj Les Misérables, ŝi rolis en Marie Antoinette en 2006, nelaŭleĝan umikinon de maljuna nobelulo en la franca kortumo sub la direkto de la usona reĝisorino Sofia Coppola. La saman jaron, ŝi rolis en la filma adaptaĵo de la tre debatita verko de la japana verkisto Murakami Ryū: Coin-Locker Babies kaj fariĝas la plej grava rolulo en la franca filmo de Tony Gatlif pri ciganoj en Transilvanio: Transylvania.
Asia Argento vivas inter Usono kaj diversaj lokoj en Eŭropo. Ŝi tre kutimas transloĝiĝi pro la bezonoj de sia profesio. Ŝi naskis filinon Anna-Lou la 20-an de junio 2001 kaj Nicola Giovanni la 15-an de septembro 2008 en Romo.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- Désengagement (2007)
- La Terza madre (2006)
- Transylvania (2006)
- Coin Locker Babies (2006)
- Marie Antoinette (2006)
- Sean Lennon's Friendly Fire (2006)
- Land of the Dead (2005)
- Cindy: The Doll Is Mine (2005)
- Last Days (2005)
- The Heart Is Deceitful Above All Things (reĝisoro kaj aktoro, 2004)
- The Keeper (2004)
- Milady (2003)
- (s)AINT (muzika video far Marilyn Manson, 2003)
- xXx (2002)
- L'assenzio (reĝisoro, 2001)
- Les Morsures de l'Aube (2001)
- Loredasia (reĝisoro, 2000)
- Les Misérables (TV, 2000) (2000)
- Scarlet Diva (reĝisoro, 2000)
- Il Fantasma dell'opera (1998)
- New Rose Hotel (1998)
- La Sindrome di Stendhal (1996)
- La Reine Margot (1994)
- Trauma (1993)
- La Chiesa (1989)
- Palombella Rossa (1988)
- Demoni 2 (1986)
- Sogni e bisogni (1984)