Baunatal
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Baunatal (metroo de Madrido). |
Baunatal | ||||||
| ||||||
mezgranda urbo (20 ĝis 100 mil urbanoj) • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | |||||
Distrikto | Distrikto Kassel | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0561, 05601, 05665 | |||||
Poŝtkodo | 34225 | |||||
Aŭtomobila kodo | KS | |||||
Oficiala Municipokodo | 06633003 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Manfred Schaub | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 14 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 28339 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 16′ N, 9° 25′ O (mapo)51.2588888888899.4183333333333Koordinatoj: 51° 16′ N, 9° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 210 m | |||||
Areo | 38,27 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.baunatal.de/ | |||||
Baunatal - prononco [BAŬnata:l] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 28 339 loĝantojn. Baunatal havas areon de 38,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 741 loĝantoj/km².
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉe la norda rando de la komunumo situas la germana aŭtovojo A44, kiu okcidente gvidas al Dortmund, la Ruhr-regiono kaj plu ĝis la limo inter Germanio kaj Belgio, kaj oriente plugvidas ĝis oriente de Kaselo, kie nur mankas kelkaj kilometroj ĝis la urbo Eisenach. Ĉe Kaselo (nur 2 kilometrojn oriente de la plej orienta komunumoparto) ankaŭ konektiĝas la nord-suda germana aŭtovojo A7, kiu norde ligas al Hamburgo, Flensburg kaj Danio, kaj sude al Aalen, Füssen kaj Aŭstrio. Krome en Kaselo ankaŭ estas ICE-rapidtrajna stacidomo, kie same nord-sudaj konektoj ligas al Hanovro kaj Hamburgo norde kaj al Frankfurto ĉe Majno sudokcidente aŭ al Nurenbergo sudoriente.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Vire Normandio, Francio ekde 1983
- Sangerhausen en Turingio, Germanio ekde junio 1990, kiam do laurbo ankoraŭ situis en GDR, la orienta najbara ŝtato de okcidenta Germanio[1]
- San Sebastián de los Reyes, antaŭurbo de Madrido en Hispanio - Tie larĝa avenuo kaj eĉ stacio de la metroo de Madrido estas nomata Baunatal
- Vrchlabí, latine Albipolis, germane Hohenelbe, en la regiono Gigantmontaro en Ĉeĥio
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Carl Grebe, forstfakulo (kvartalo Großenritte)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|