Oberweser - prononco [O:bave:za] - estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio, kiu komence de 2020 kun la antaŭe najbara komunumo Wahlsburg fuziis al nova komunumo Wesertal. La loĝloko troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia landoHesio. Fine de la jaro 2018 la tiutempa komunumo havis 3158 loĝantojn. Ĝi ampleksis interalie la loĝlokon Gieselwerder [GI:zlverda], kiu ekde 1971 apartenis al la nun eksa komunumo Oberweser, ĝis la fuzio fine de 2019 estis la administra centro de Oberweser kaj ankaŭ estas la administra sidejo de la nova komunumo.