Bjelovar-Križevci
Belovár-Kőrös (belovAr-kOroŝ) estis historia reĝa departemento en la sud-okcidenta parto de la Hungara Reĝlando, pli precize en la norda parto de Kroatio-Slavonio, kroate: Bjelovar-Križevci, germane Belovár-Kreutz.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1910
- 253 687 (76,3%) kroatoj
- 44 533 (13,4%) serboj
- 14 224 (4,3%) hungaroj
- 4 235 (1,3%) germanoj
- 15 913 (4,7%) ceteraj
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 8 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Bjelovar, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Csázma
- Szentgyörgy
- Kapronca, samtempe konsilantrajta urbo
- Kőrös, samtempe konsilantrajta urbo
- Kutina
- Garešnica
- Grubišno Polje
La departemento estis parte ebenaĵa, parte montara. Grava rivero Dravo limis ĝin norde.
La departemento fondiĝis en la 12-a j.c. Post la mezepoko ĝi estis fronto de kontraŭturkaj bataloj. Parte ĝi estis limgarda zono. Post 1918 ĝi apartenis al SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), poste al Jugoslavio. Dume dum la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Kroatio. Ekde 1991 ĝi apartenas al Kroatio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|