Gregoria kalendaro
Gregoria kalendaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
aritmetika kalendaro suna kalendaro intervala skalo | |||||
Komenco | 1-a de januaro 1752 vd | ||||
Antaŭe | Julia kalendaro • Tenpō calendar vd | ||||
| |||||
La Gregoria kalendaro estas nuntempe la plej vaste uzata kalendaro en la mondo. Ĝi estis unue proponita de kalabria kuracisto Aloysius Lilius kaj oficiale adoptita de la papo Gregorio la 13-a, laŭ kiu ĝi estis nomita. La kalendaro estis oficiale enkondukita la 24-an de februaro 1582 pere de papa deklaro Inter gravissimas. Ĝi estas reformita Julia kalendaro.
Jaroj en la reformita kalendaro plu nombriĝas laŭ la sistemo de julia kalendaro, kiu tradicie nombras ilin ekde la supozita nasko de Jesuo Kristo, tiun jaron oni nomas "annus Domini" (AD) aŭ nia (nova) erao (n.A),[1] kaj foje estas nomata kiel "komuna erao" (KE), foje ankaŭ nomata "Kristana Erao"[2]
La ŝanĝoj, kiujn faris Gregorio, korektis la drivon de la civila kalendaro, kiu aperis pro tio, ke meza julia-kalendara jaro (ekzakte 365,25 tagoj) estis iom tro longa, kio kaŭzis tion, ke la tago, kiam oni festis Paskon, drivis malrapide kompare al la civila kalendaro (vidu Computus).
La Gregoria kalendara sistemo ellasis 10 tagojn por denove sinkronigi la kalendaron al la tera orbito kaj teni ĝin sinkrona laŭ la jena regulo de superjaro:
Ĉiu jaro, kiu divideblas per 4 sen resto, estas superjaro, escepte de la jaroj, kiuj senreste divideblas per 100, sed ne per 400. Ekzemple la jaro 1900 ne estis superjaro, sed la jaro 2000 estis tia.[3]
Laŭ la julia kalendaro ĉiuj jaroj, kiuj senreste divideblas per 4, estis superjaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kialoj por la reformo
[redakti | redakti fonton]Fruaj tradicioj de la pasko-kalkulado
[redakti | redakti fonton]Laŭ la evangelioj la lasta komunio okazis en la juda festo de pesaĥo, kiun oni kutime festis en la 14-a tago de la juda printempa monato Nisano; la reviviĝo de Kristo okazis en la posta dimanĉo. La judaj lunmonatoj kaj la semajnaj tagoj ne ripetiĝis ĉiujare en la sama maniero; sekve ekestis la demando, laŭ kio orientiĝu pasko kiel festo de sufero kaj reviviĝo de Kristo. Laŭ la tiel nomata "orienta" kutimo (ĉefe en la t.n. Malgrand-Azio) oni festis la lastan komunion en la 14-a tago de la juda monato Nisano kaj paskon tri tagojn poste, sendepende de la semajnaj tagoj. La t.n. "okcidenta" kutimo (en la ceteraj komunumoj, interalie en Aleksandrio, Palestino kaj en Romo) signifis festi la reviviĝon en dimanĉo kaj la suferadon en la antaŭa vendredo, sendepende en kiu dato tio estis laŭ la juda Nisano.
La gregoria reformo naskiĝis de la neceso plenumi unu de la interkonsentoj de la Koncilio de Trento, kiu estis alĝustigi la kalendaron por elimini malĝustigon produktita ekde la Unua koncilio de Niceo, okazinta en la jaro 325,[4][5] en kiu oni fiksis la astran momenton en kiu oni devis celebri la Paskon kaj, rilate al tiu, la ceterajn moveblajn religiajn festojn. Kio gravis tial, estis la regulareco de la liturgia kalendaro, por kio necesis enkonduki determinitajn korektojn en la civila kalendaro. Fone, temis pri kongruigo de la civila kalendaro al la tropika jaro. En la Koncilio de Niceo en 325 oni interkonsentis akcepti la "okcidentan" kutimon kaj ekde tiam oni kalkulis la paskajn datojn en Aleksandrio.
En la Koncilio de Niceo oni decidis, ke la Paskon oni celebru la dimanĉon post la plenluno posta al la printempa ekvinokso en la norda hemisfero (aŭtuna ekvinokso en la suda hemisfero). Tiun jaron (325) la ekvinokso estis okazinta en la tago 21-a de marto,[6] sed laŭ la tempopaŝo la dato de la okazaĵo estis fruiĝinta ĝis la punkto ke en 1582, la diskongruo estis jam de 10 tagoj, kaj la ekvinokso de tiu sama jaro de 1582 estis datita en la 11-a de marto.
La diskongruo devenis de malpreciza kalkulo de la nombro de tagoj kiujn enhavas la tropika jaro; la julia kalendaro kiu instituciigis po unu superjaron ĉiun kvaran jaron, konsideris, ke la tropika jaro estis konstituita de 365,25 tagoj, dum la ĝusta cifero estas de 365,2422, aŭ alivorte, 365 tagoj, 5 horoj, 48 minutoj kaj 45,10 sekundoj. Tiuj pli ol 11 minutoj aldone kalkulitaj ĉiujare estis arigintaj en la 1257 jaroj kiuj estis okazintaj inter 325 kaj 1582 eraron akumulitan de proksimume dek tagoj.
Oni konstituis la "Komisionon de la Kalendaro", en kiuj elstaris la astronomoj Kristoforo Klavio[7] kaj Luigi Lilio. Klavio, kiu apartenis al la ordeno de Jezuitoj, estis fama matematikisto kaj astronomo kiun Galileo Galilei nomumis kiel scienca garantianto de siaj teleskopaj observaĵoj. Pri Lilio, oni scias, ke li estis la ĉefa aŭtoro de la reformo de la kalendaro. Li mortis en 1576 ne vidinta kompletigita la procezon. En la Alfonsaj tabeloj, prilaboritaj pro iniciato de la monarko Alfonso la 10-a de Kastilio, oni atribuis al la tropika jaro valoron de 365 tagoj, 5 horoj, 49 minutoj kaj 16 sekundoj, kion oni konsideris ĝusta fare de la Komisiono de la Kalendaro. Pedro Chacón, hispana matematikisto, redaktis la Compendium enhavante la informon de Lilio, apogitan de Klavio, kaj oni aprobis la reformon en la 14-a de septembro 1580, por ekpraktiki ĝin en oktobro 1582. Al ĵaŭdo (laŭ juliana kalendaro) 4-a de oktobro 1582 sukcedis vendredo (laŭ gregoria kalendaro) 15-a de oktobro 1582. Tial, dek tagoj malaperis ĉar ili estis kromkalkulitaj en la julia kalendaro.
La kalendaron oni adoptis tuje en la landoj en kiuj la Katolika Eklezio havis hegemonian influon. Tamen, ĉe nekatolikaj landoj, kiel la protestantaj, anglikanaj, ortodoksaj, kaj aliaj, tiun kalendaron oni ne aplikis ĝis kelkaj jarojn (aŭ eĉ jarcentoj) poste, eĉ en kelkaj el ili tiu nova kalendaro plue nomiĝis julia kalendaro, por eviti la agnoskon de la aixtoritato de la papo de Romo super ĝia aplikigo. Spite la fakton ke en la koncernaj landoj la gregoria kalendaro estas la oficialo kalendaro, la ortodoksaj eklezioj (escepte tiu de Finnlando) plue uzas la julian kalendaron (aŭ diversajn modifiojn de tiu, diferencaj disde la gregoria kalendaro). Tamen, ekster la retenado de eklezia kalendaro diferenca en kelkaj landoj, la gregoria kalendaro estas konsiderata kiel bazo por la fiksado de la civila jaro en la tuta mondo, inklude la landoj kiuj havas eklezian aŭ religian jaron diferencan disde tiu establita en la gregoria refromo de la 16-a jarcento. Ĉiuokaze por enlandaj aferoj ankoraŭ validas propraj kalendaroj, kiel la islama kalendaro, la hebrea kalendaro, la ĉina kalendaro, la irana kalendaro ktp.
Kalkulproblemoj
[redakti | redakti fonton]La aprobo de la julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al meza julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento la diferenco pligrandiĝis tiugrade, ke la printempa tag-nokta egaleco anstataŭ al la 21-a de marto trafis al la 11-a de marto. Do Pasko, printempa festo, iufoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon, kaj la tagokalkulo antaŭeniĝis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, oni decidis en ĉiuj kvarcent jaroj forĵeti tri tagojn, sekve la nombro de superjaroj ene de 400 jaroj reduktiĝis je 3 kompare kun la julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius Lilius en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530 Koperniko esploris la kalkuladojn de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem; li atingis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis gregoria, aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo, kaj la julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582, kiam la gregoria kalendaro estis enkondukita, la diferenco inter la du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. En 1582, laŭ la papo, la tago post ĵaŭdo, la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro), estis vendredo, la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Sekve de tio en la posta jaro 1583 la unua ekvinokso okazis en la 21-a de marto, kiel intencite. Tio restarigis la situacion en la tempo de la koncilio de Niceo (325 p. K.).
Oni elektis la monaton oktobro, ĉar tiu monato havis relative malmultajn tagojn de sanktuloj; sekve la forigitaj tagoj nur malmulte ĝenis la kalendaron de sanktuloj. Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron inter 1582–90, protestantaj landoj inter 1700–53 kaj aliaj landoj inter 1911–28.
Precizaj kalkuloj
[redakti | redakti fonton]La gregoria kalendaro alĝustigis tiun diskongruon ŝanĝante la ĝeneralan regulon de po unu superjaro ĉiun kvaran jaron, kaj faras, ke oni esceptigu la jarojn multoblajn de 100, escepto kiu siavice havis alian escepton, nome tiun de la jaroj multoblaj de 400, kiuj ja estis superjaroj. La nova normo de la superjaroj formuliĝis jene: la baza daŭro de la jaro estas de 365 tagoj; sed estos superjaroj (tio estas, havos 366 tagojn) tiuj jaroj divideblaj por 4, escepte la multibloj de 100 (1700, 1800, 1900..., kiuj ne estos superjaroj), de kiuj esceptiĝas siavice tiuj kiuj estas divideblaj ankaŭ por 400 (1600, 2000, 2400..., kiuj ja estos superjaroj). La gregoria kalendaro alĝustigas tiel al 365,2425 tagoj la daŭrn de la jaro, kio lasas eraran diferencon de 0,0003 tagoj jare, tio estas, antaŭiras ĉirkaŭ 1/2 minuton ĉiujare (proksimume 26 s/jaro), kio signifas, ke oni postulas alĝustigon de po unu tago ĉiun 3323-an jaron. Tiu diferenco devenas de la fakto ke la translacio de la Tero ĉirkaŭ la Suno ne koincidas kun preciza kvanto de tagoj de rotacio de la Tero ĉirkaŭ ĝia akso. Kiam la centro de la Tero estis trairinta kompletan turniron ĉirkaŭ la Suno kaj estis reveninta al la sama «relativa pozicio» en kiu ĝi estis la antaŭan jaron, kompletiĝis 365 tagoj kaj iom malpli ol unu kvarono de tago (0,2422 estante pli ekzaktaj). Por koincidigi la jaron kun unu entjera kvanto de tagoj oni postulas periodajn alĝustigojn je preciza jarkvanto.
Tamen, barakti por krei regulon por korekti tiun eraron de unu tago ĉiun 3323-an jaron estas kompleksa kaj komplika. Laŭlonge de tiom longa tempo la Tero malakceliĝas en sia rotacirapideco (kaj malakceliĝas ankaŭ la translacimovado) kaj tio kreas novan diferencon kiun necese oni devas korekti. La Luno faras efikon de prokrasto super tiu turnorapideco pro la ekscentrigo kreita de la tajdoj. La malpliigo de la turnorapideco kreita de tiu ekscentrigo estas simila al tiu okazigita kiam oni giras flugdiskon surmetante al ĝi iomete da malseka sablo sur unu flanko de la malsupra bordo: kiam oni giras la flugdiskon, ĝia rotacirapideco estas multe pli malgranda ol tiu kiun ĝi havas kiam ne ekzistas tia ekscentrigo. Tiu efiko estas ankoraŭ celo de analizo kaj mezurado fare de la sciencistaro kaj krome ekzistas aliaj efikoj kiuj aldone komplikas la eblojn difini regulojn tiom precize. Tiu eraro estas nur de po unu ono por milionp. Plej praktikebla estas la momento kiam la diferenco estu sufiĉe signifa (grava), tio estas, kiam ĝi iĝu de po unu tago, kaj oni deklaru, ke la sekva superjaro ne estu tio. Ĉiuokaze, mankas preskaŭ du mil jaroj de analizo kaj studado antaŭ ol alvenos la neceso de tiu alĝustigo.
Alia malsama problemo, kiel jam oni menciis, estas la malpliiĝo de la rapideco de la tera rotacio (kaj ankaŭ de la tera translacio), kion oni povas mezuri ege precize pere de atoma horloĝo. Temas pri malsama problemo, ĉar ĝi tute ne rilatas al la kalkulo de la kalendaro kaj, tial, kun la alĝustigoj farendaj al la kalendaro. Tute male: estas la atoma horloĝo kiu devas alĝustiĝi al la teraj movoj, tio estas, al la daŭroj de la suna tago kaj de la tera jaro. La atoma horloĝo mezuras unuforman tempon kiu, tial, ne ekzistas en la naturo (en la realo), kie la movoj de la tuta fizika mondo estas uniforme varieblaj.
Spite la fakton, ke ĝi estas la plej uzita, la gregoria kalendaro montras diversajn mankojn kaj misojn. La unua, jam menciita, estas ĝia diferenco disde la tropika jaro, sed ĝi ne multe gravas por praktikaj aferoj. Pli grava estas la diferenco en la daŭro de la monatoj (28, 29, 30 aŭ 31 tagoj) kaj la fakto ke la semajno, kiu estas uzata preskaŭ universale kiel labora tempunuo, ne estas ĝuste integrita kaj kongrua ene de la monatoj, tiel ke la nombro de labortagoj de unu monato povas varii inter 24 kaj 27. Krome en landoj de kristanaj tradicioj aŭ plejmultoj, la fakto ke la Paskon fiksas lunsuna regulo (laŭ la koncilio de Niceo tiun feston oni celebru la dimanĉon post la unua plenluno posta al la printempa ekvinokso, fiksita en la 21a de marto por la norda hemisfero) rezultas en ŝanĝoj ĉe diversaj aktivecoj (por ekzemplo en la eduksistemo, turismo, ktp.).
Akcepto de la kalendaro en diversaj landoj
[redakti | redakti fonton]Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 – Iberio (en Hispanio en europaj teritorioj kaj Kanarioj), Italio, kaj katolika zono de Pollando; post la ĵaŭdo de 4a de oktobro 1582 venis la vendredo 15a de oktobro. Francio, Loreno kaj la valo de la rivero Misisipo; Post la dimanĉo 9a de decembro 1582 venis lundo 20a de decembro. Luksemburgio, Kanado (escepto Nov-Skotio, Novlando kaj Hudsona Golfo) kaj katolika Nederlando (Duklando Brabanto, Zelando, kaj Staten Generaal); post la lundo 17a de decembro 1582 venis la mardo 28a de decembro. Belgio (Limburgo kaj sudaj provincoj); post la ĵaŭdo 20a de decembro 1582 venis vendredo 31a de decembro.
- 1583 – En Nederlandoj (Holando, Flandrio, Hennegan kaj kelkaj sudaj provincoj), la sabato 1a de januaro 1583 venis post la vendredo 21a de decembro 1582, pro kio tiun jaron estis festoj nek de Kristnasko, nek de Novjaro. Germanio (katolikaj zonoj, Bavario): origine la lundon 21a de februaro 1583 devis veni post la dimanĉo 10a de februaro, sed la popolo prifajfis. Tial oni decidis, ke la dimanĉo 16a de oktobro 1583 venu post la sabato 5a de oktobro. Aŭstrio (Tirolo, Salcburgio kaj Provinco Breŝo); dimanĉo 16a de oktobro 1583 venis post la sabato 5a de oktobro. Aŭstrio (Karintio-Kärnten kaj Stirio-Steiermark): la dimanĉo 25a de decembro 1583 venos post la sabato 14a de decembro. En la hispanaj teritorioj en Azio kaj Ameriko, kiel ekzemple en la Vicreĝlando Nova Hispanio (nune Meksiko, Kubo kaj suda Usono) en Nordameriko kaj Centrameriko; la hispana Sudameriko (Vicreĝlando de Peruo) kaj Ĝenerala Kapitanlando de Filipinoj), la sabato 15a de oktobro 1583 venis post la vendredo 4a de oktobro. Pro la distanco disde la metropolo kaj la teknika malfacileco alvenigi la ordonon tempoŝanĝi al ĉiuj lokoj en la jaro 1582, la hispana monarko Filipo la 2-a, aprobis "Pragmática" la 14an de majo 1583, establanta tiun jaron (1583) por la ŝanĝo de kalendaro en la hispanaj transmaraj teritorioj (Vidu foton apude kaj malsupre).[8][9] Nederlando (Groningo): la lundo 21-a de februaro 1583 venis post la 10a de februaro. Sed oni revenis al la juliana kalendaro en julio-aŭgusto 1594 kaj finfine la merkredo 12a de januaro 1701 venis post la mardo 31a de decembro 1700.
- 1583–1585 – Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 – Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Svislando. Bohemio (Bohemio, Moravio kaj Luzacio): la mardo 17a de januaro 1584 venis post la lundo 6a de januaro. Svislando (plej katolikaj kantonoj): la dimanĉo 22a de januaro venis post la 11a de januaro. Silezio (Slask): la lundo 23a de januaro venis post la dimanĉo 12a de januaro.
- 1587 – Hungario. La dimanĉo 1a de novembro 1587 venis post la sabato 21a de oktobro.
- 1590 - Transilvanio (Siebenbürgen-Ardeal-Erdély): la mardo 25a de decembro 1590 venis post la lundo 14a de decembro.
- 1605 - Nov-Skotio (Kanado): de 1605 ĝis 13-a de oktobro 1710. Repuŝis al julia kalendaro de 13-a al 2-a de oktobro 1710. Fine 14-a de septembro 1752 venis post 2-a de septembro. La cetero de Kanado estis uzante la gregorian kalendaron ekde ties origina instalado.
- 1610 – Prusio; la ĵaŭdo 2a de septembro 1610 venis poat la merkredo 22a de aŭgusto.
- 1682 - Strasburgo: en februaro 1682.
- 1700 – Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, la lundo 1a de marto 1700 venis post la 18a de februaro. Nederlando (Güeldres-Gelderland, protestanta zono de Nederlando): la lundo 12a de julio 1700 venis post la 30a de junio. Utreĥto kaj Overiselo: la dimanĉo 12a de decembro 1700 venis post la sabato 30a de novembro. Kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen).
- 1701 Nederlando (Frizio kaj denove Groningo) kaj Svislando (Zuriko, Berno, Bazelo, Schaffhausen, Gent, Mühlhausen kaj Biel): la merkredo 12a de januaro 1701 venis post la mardo 31a de decembro 1700. Nederlando (Drenthe): la ĵaŭdo 12a de majo 1701 venis post la merkredo 30a de aprilo.
- 1724 – la svisa kantono Sankt Gallen.
- 1752 – Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono). Anglio kaj ties kolonioj (Novlando kaj la marbordo de la Golfo Hudsona, en Kanado; atlantika marbordo de nuna Usono, Vaŝingtonio kaj Oregono; Skotlando, Irlando, Barato): la ĵaŭdo 14a de septembro 1752 venis post la merkredo 2a de septembro. Tio estas la tialo kial oni diras, ke la ĉefaj verkistoj en hispana kaj angla respektive Miguel de Cervantes Saavedra kaj William Shakespeare mortis ambaŭ la 23an de aprilo 1616; tamen en la realo Ŝekspiro mortis dek tagojn poste (nome la 3an de majo de la nuna kalendaro, sed ja la 23an de aprilo laŭ la tiama kaj tiea valida kalendaro). En Anglio, la tagoj de la julia kalendaro kiuj okazis antaŭ la enkonduko de la gregoria kalendaro en 1752 estas nomataj OS (Old Style aŭ 'malnova stilo'). La inicialoj NS (New Style aŭ 'nova stilo') indikas la gregorian kalendaron.
- 1753 – Svedio, Finnlando. Finnlando kiam estis konkerita de Rusio devis adopti iagrade la julian kalendaron. En la tuta Rusia Imperio en la jaro 1700 oni decidis nuligi la superjarajn tagojn dum kvar dek jaroj, kio estus akumulinta la dek mankantaj tagoj. Tiun jaron tio plenumiĝis, sed ne en la superjaroj 1704 kaj 1708 (oni ne scias kial). Tial en tiu jardeko iliaj datoj koincidis kun tiuj de neniu alia lando (ĉu ili havis gregorian aŭ julian kalendaron). Poste, en 1712, oni decidis, ke oni revenu al la julia kalendaro aldonante unu tagon ("30a de februaro") al la superjaro 1712. Kvardek jarojn poste, oni decidis finfine fari la drastan normalan ŝanĝon: la ĵaŭdo 1a de marto 1753 venis post la merkredo 17a de februaro.
- 1867 – Alaska (kiam ĝi fariĝis federacia ento de Usono en oktobro)
- 1873 – Japanio (la dekreto de aprobo estis malpreciza je superjaro, poste estis precizigata je 11-a de majo 1898 laŭ la Gregoria kalendaro). Antaŭe en Japanio oni uzis propran lunan kalendaron.
- 1875 - Egiptio
- 1912 aŭ 1929 – Ĉinio. Ĉinio antaŭe havis propran lunan kalendaron. Fakuloj ne interkonsentas ĉu la ŝanĝo okazis en 1912 aŭ en 1929. Ĝis antaŭ nelonge en Hongkongo oni uzis la lunan kalendaron (malfacile tradukebla al la gregoria kalendaro, kiu estas strikte suna).
- 1912 – Albanio en decembro 1912.
- 1914 aŭ 1926 - Turkio: ĝis la 1a de januaro 1914 (laŭ aliaj fakuloj ĉirkaŭ 1926 pro la okcidentigaj reformoj fare de Mustafa Kemal Atatürk) Turkio funkciis laŭ la islama kalendaro.
- 1915 – Litovio
- 1916 – Bulgario: la 14a de aprilo 1916 venis psot la 31a de marto.
- 1918 – Rusio kaj Estonio - la ĵaŭdo 14a de februaro 1918 venis post la merkredo 31a de januaro. Aliaj orientaj zonoj de Sovetunio ŝanĝis du jarojn poste.
- 1919 – Rumanio (la lundo 14a de aprilo 1919 venis post la dimanĉo 31a de marto), Serbio, Jugoslavio.
- 1923 – Grekio - la ĵaŭdo 1a de marto 1923 venis post la 15a de februaro.
- 1926 – Turkio
- 1928 – Egiptio
Strukturo de la kalendaro
[redakti | redakti fonton]La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon, sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Jaroj
[redakti | redakti fonton]Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- Superjaroj komenciĝantaj je :
Monatoj
[redakti | redakti fonton]Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
N-ro | Nomo | Tagoj |
---|---|---|
1 | Januaro | 31 |
2 | Februaro | 28 aŭ 29 |
3 | Marto | 31 |
4 | Aprilo | 30 |
5 | Majo | 31 |
6 | Junio | 30 |
7 | Julio | 31 |
8 | Aŭgusto | 31 |
9 | Septembro | 30 |
10 | Oktobro | 31 |
11 | Novembro | 30 |
12 | Decembro | 31 |
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro ĝi havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600 ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700 ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la meza gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundojn tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno
[redakti | redakti fonton]Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.
Memorhelpila poemo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jaro 0
- Erao
- Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
- Kalendaro (presaĵo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiu erao estis kreita nur en la 6-a jarcento fare de romia monaĥo Dionysius Exiguus
- ↑ Merriam Webster Online Dictionary
- ↑ Enkonduko en kalendaron Arkivigite je 2019-06-13 per la retarkivo Wayback Machine. (13 September 2007). United States Naval Observatory.
- ↑ La Koncilio de Nicea estis la unua granda koncilio de Kristanismo, kunvokita de la imperiestro Konstanteno la Granda
- ↑ José Gálvez Krüger (eld.). «Luis Lilio». Enciclopedia Católica. Konsultita la 6an de junio 2018.
- ↑ El la jaro 45 a.n.e., ĝis la jaro 325 estis paŝintaj 370 jaroj, kaj tial okazis antaŭeniro de preskaŭ tri tagoj en la datfiksado. En la dato de okazigo de la unua koncilio de Niceo la ekvinoksoj okazis en la tagoj 21-a de marto kaj 21-a de septembro, dum la solsticoj okazis en la tagoj 21-a de decembro kaj 21-a de junio. Tamen, en la julia kalendaro oni estis fiksinta, ke tiuj okazaĵoj okazu en la tagoj 24-a de la koncernaj monatoj. Ĉar kun la somera kaj vintra solsticoj korespondas la plej mallonga kaj la plej longa noktoj de la jaro, la paganaj celebroj de tiuj noktaj efemeridoj ripetiĝis, kvankam kristanigitaj laŭ atribuoj al Sankta Johano Baptista (Nokto de Sankta Johano) kaj de la Kristnasko (Antaŭkristnaska Nokto), kvankam jam ili ne koincidas kun la respektivaj solsticoj.
- ↑ Omaĝe al Klavio, unu de la krateroj de la Luno havas lian nomon.
- ↑ Pragmática de los diez días del año.
- ↑ Mario Ruiz Morales: Pragmática astronómica del rey Felipe II.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Blackburn, Bonnie. (1999) The Oxford Companion to the Year. Oxford University Press. ISBN 9780192142313.
- An Odd Christmas (25a de Decembro 2013). Alirita 1 April 2018 .
- Bond, John James. (1875) “Commencement of the Year, on the 1st of January or otherwise, and adoption of the Gregorian Calendar”, Handy Book of Rules and Tables for Verifying Dates With the Christian Era Giving an Account of the Chief Eras and Systems Used by Various Nations.... London: George Bell & Sons.
- Carabias Torres, A. M. (2012) Salamanca y la medida del tiempo (hispane). Salamanca: Ediciones Universidad de Salamanca.
- Dershowitz, D.. (2008) 'Calendrical Calculations', 3‑a eldono, Cambridge: Cambridge University Press.
- Gregorio la 13-a. (1582) Inter Gravissimas.
- (1992) “The history of the tropical year”, Journal of the British Astronomical Association 102, p. 40–42. Bibkodo:1992JBAA..102...40M.
- Moyer, Gordon Aloisius Lilius and the Compendium Novae Rationis Restituendi Kalendarium Coyne, G. V., Hoskin, M. A., kaj Pedersen, O. (eld.), 1983, en Gregorian Reform of the Calendar: Proceedings of the Vatican Conference to Commemorate its 400th Anniversary, Vatikanurbo, Pontifical Academy of Sciences, Specolo Vaticano, pp. 171–188.
- (1995) “'Give us our eleven days!': calendar reform in eighteenth-century England”, Past & Present (149), p. 95–139. doi:10.1093/past/149.1.95. Alirita 4 December 2020..
- Richards, E. G.. (1998) Mapping Time: The Calendar and its History. Oxford University Press.
- Richards, E. G.. (2013) “Calendars”, Explanatory Supplement to the Astronomical Almanac, 3‑a eldono, Mill Valley CA: University Science Books, p. 585–624. ISBN 978-1-891389-85-6.
- (1992) Explanatory Supplement to the Astronomical Almanac, 2‑a eldono, Sausalito, CA: University Science Books.
- (1986) “The Length of the Year in the Original Proposal for the Gregorian Calendar”, Journal for the History of Astronomy 17, p. 109–118. doi:10.1177/002182868601700204. Bibkodo:1986JHA....17..109S. 118491152.
- Walker, G. W. (Junio 1945). "Easter Intervals". Popular Astronomy. Vol. 53, no. 6. pp. 162–178, 218–232. Bibcode:1945PA.....53..218W.
- Ziggelaar, A. (1983). Coyne, G. V.; Hoskin, M. A.; Pedersen, O. (eld.). The Papal Bull of 1582 Promulgating a Reform of the Calendar. Gregorian Reform of the Calendar: Proceedings of the Vatican Conference to Commemorate its 400th Anniversary. Vatican City: Pontifical Academy of Sciences, Specolo Vaticano. pp. 201–239.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.tondering.dk/claus/calendar.html Oftaj demandoj pri kalendaroj (en)
- http://www.norbyhus.dk/calendar.html
- http://www.bluewaterarts.com/calendar/NewInterGravissimas.htm La buleo "Inter _Gravissimas" (la, fr, en)
- http://hermes.ulaval.ca/~sitrau/calgreg/bulle.html Arkivigite je 2000-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- http://christophe.lavarenne.free.fr/tagnumer.html Gregoria kaj Julia tagnumerilo, senabakaj algoritmoj