György Mihály Vajda
György Mihály Vajda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de februaro 1914 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Bártfa |
Morto | la 3-an de februaro 2001 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto literaturkritikisto |
György Mihály Vajda [djordj mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vajda György Mihály, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, literaturhistoriisto.
György Mihály Vajda[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1914 en Bártfa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bardejov en Slovakio), li mortis la 3-an de februaro 2001 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Mihály Vajda maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1931, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, en la sekva jaro li doktoriĝis el filozofio. Li instruis en gimnazioj en Jászberény, respektive en Budapeŝto (1938–1947), poste en Pedagogia Altlernejo (Budapeŝto), kie en 1950 li estis forigita pro politikaj kaŭzoj. Pli poste li denove instruis en gimnazio 6 jarojn, dum ankaŭ en Teatroarta Altlernejo (1951–1966), krome inter 1956–1985 li esploris en literatura instituto. Tamen li estis profesoro kaj katedrestro en Scienca Universitato Attila József (1974–1984). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1962, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la hungara kaj germana literaturoj. Li edziĝis en 1945 kaj 1977. La unua edzino naskis 2 gefilojn en 1947 kaj 1949, poste li vidviĝis en 1971. Li ricevis premiojn inter 1955-1995.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Vom Weltbürgertum zum Nationalstaat. Mensch der Humanität, der Romantik, des Liberalismus. (tezo, 1933)
- Az egyezményesek. Fejezet a magyar filozófia történetéből. (disertaĵo, 1937)
- Magyar olvasókönyv. Az általános iskola V. osztálya számára. (lernolibro, kunredaktoro, 1945; 2-a eldono: 1946)
- Schiller. (monografieto, 1953)
- Lessing. (monografieto, 1955)
- Észrevételek az elmúlt évtized német Hölderlin-irodalmáról. (1957)
- Tanulmányok a klasszikus német drámairodalom története és műfaji kérdései köréből. (disertaĵo, 1961)
- A magyar összehasonlító irodalomtudomány történetének vázlata. (1962, france: 1964)
- Összefüggések. Világirodalmi tanulmányok. (studoj, 1978)
- Modernség, dráma, Brecht. (monografio kaj disertaĵo, 1981)
- Methodologische Fragen einer Historiographie der Weltliteratur. (1986)
- Don Juan vándorútja. (monografio, 1993)
- Az Orléans-i szűz. A téma irodalmi vonatkozásai. (monografio, 2003)