La federacia vojo 2 grandparte sekvas la vojon de la historia mezepoka imperia vojo, latine nomata Via Imperii, krom la sekcioj inter Lepsiko kaj Hof (tie la Via Imperii korespondas al nunaj federaciaj vojoj B 93 kaj B 173) kaj inter Aŭgsburgo kaj Oberau (tie la Via Imperii korespondas al nunaj federaciaj vojoj B 17 kaj B 23). Inter Berlino kaj Nurenbergo ĝi esence kuras preskaŭ paralele al la germana aŭtovojo A9. Tamen la mezepoka Via Imperii pli ampleksis: ĝi kovris la tutan vojon de la ekde la urbofondo en 1243 germanlingva hansa urboŜtetino ĉe la Balta Maro norde ĝis la metropolo Romo sude.