Ferenc Szoldatits
Ferenc Szoldatits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szoldatits Ferenc |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1820 en Balatonalmádi |
Morto | 25-an de januaro 1916 (95-jaraĝa) en Romo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (1840–1848) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Szoldatits [soldatiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szoldatits Ferenc estis hungara-itala pentristo. Lia familia nomvarianto estis Szoldatics.
Ferenc Szoldatits [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1820 en Vörösberény (nuntempa urboparto de Balatonalmádi, Hungara reĝlando), li mortis la 25-an de januaro 1916 en Romo (Italio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Szoldatits studis inter 1840-1848 en Akademio de Belartoj de Vieno kun financa helpo de János Ranolder. Liaj plej gravaj akademiaj instruistoj estis Leopold Kupelwieser kaj Joseph von Führich. En 1853 li translokiĝis al Romo, kie li renkontis Johann Friedrich Overbeck kaj baldaŭ aliĝis al la nazaretana skolo. Li ĝismorte vivis en Romo, tamen li ofte revojaĝis al Hungario por krei ekleziajn bildojn. En 1859 li studvojaĝis al Munkeno kaj Dresdeno. En 1867 li edziĝis al italino, en 1873 filo naskiĝis.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Vieno (mondekspozicio, 1873)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- freskoj de kapelo Sankta Maria en Baziliko de Eger (1881, lia ĉefverko)
- Sankta Maria kun Emeriko de Hungario kaj Margareta de Hungario en Ĉefepiskopa palaco (Veszprém) (1896)
- altara bildo en Jászberény (1883)
- altara bildo de Jánoshalma (1888)
- portretoj pri
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- germanlingva biografio