Kantono Ŝvico
Kantono Ŝvico | ||
---|---|---|
kantono de Svislando | ||
Ĉefloko | Ŝvico | |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1291 | |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo | |
Oficiala mallongigo | SZ | |
Nombro de loĝantoj | 162157 (2020-12-31) | |
Areo | 908 km² | |
Loĝantardenseco | 179 loĝantoj/km² | |
Geografia situo | CH1903: 699610 / 213681 (mapo)47.0666666666678.75Koordinatoj: 47° 4′ N, 8° 45′ O; CH1903: 699610 / 213681 (mapo) | |
Kantono Ŝvico (germane Schwyz [ŝvic], france Schwytz [ŝvic], itale Svitto [zvito], romanĉe Sviz [ŝvic]) estas unu de la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ŝvico apartenas al la svisaj prakantonoj kaj estas unu el la t.n. Kvar Arbaraj Landoj (Vier Waldstätten: Ŝvico, Urio, Untervaldo kaj Lucerno), kiuj ĉirkaŭas la Kvarkantonan Lagon, kiu germane nomiĝas Vierwaldstättersee.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 159 165 loĝantoj sur areo de 907,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 175 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ŝvico, laŭ kiu nomiĝas la kantono.
Oni parolas en la Kantono Ŝvico lokan dialekton de la alemanan lingvon, oficiala lingvo estas la germana. La ĉefa religio de la kantono estas tradicie la katolika, sed nuntempe tie loĝas ankaŭ multaj protestantoj kaj islamanoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝvico estas, kune kun Urio kaj Untervaldo, unu el la tri prakantonoj, kiuj unuiĝis la 1-an de aŭgusto 1291 en la Svisa Ĵurkomunumo, kiu konstante kreskis per aliĝo de novaj kantonoj kaj en la jaro post fazo de napoleona Helveta Respubliko kaj restaŭriĝo de la ĵurkomunuma federacio en la jaro 1848 transformiĝis en la nuntempan Svisan Konfederacion). La nomo Svislando mem (germane: Schweiz, alemane: Schwyz) devenas de Ŝvic kaj la svisa flago de la flago de Ŝvic.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Kantono Ŝvico estas montara kantono. Ĝi situas inter la Kvarkantona Lago en okcidento kaj la Lago de Zuriko en oriento. Rimarkindaj estas la montoj Mythen, kies du ĝemelaj pintoj estas kvazaŭ simbolo por la Kantono. Sed la pli alta pinto estas la Bös Fulen ( 2 802 metron alta). En la mezo de la kantono troviĝas la artefarita Lago de Sihl, kies baraĵo utiligas la akvon de la rivero Sihl por produkti elektron por la Svisaj Federaciaj Fervojoj.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La kantono estas subdividita en 6 distriktojn, nome:
Distrikto | Loĝantaro (2011-12-31)[1] |
Areo in km² |
Ĉefloko | Nombro da komunumoj |
---|---|---|---|---|
Einsiedeln | 14 418 | 99.08 | Einsiedeln | 1 |
Gersau | 2 107 | 14.37 | Gersau | 1 |
Höfe | 27 500 | 37.56 | Wollerau/Pfäffikon | 3 |
Küssnacht | 12 236 | 29.35 | Küssnacht | 1 |
March | 39 328 | 176.81 | Lachen | 9 |
Ŝvico | 51 866 | 494.40 | Ŝvico | 15 |
Totale (6) | 147 445 | 908.16 | Ŝvico | 30 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vizitinda estas la ĉefurbo Ŝvico, kie troviĝas la Svisa Federacia Arkivejo, en kiu estas konservita la Federacia Letero, per kiu la germana imperiestro koncedis al la Svisa Ĵurkomunumo la ŝtatan sendependecon ene de la Germana imperio. En la Kantono Ŝvico troviĝas la fama benediktana monaĥejo Einsiedeln, kiu estas la plej grava katolika pilgrimejo en Svislando pro la Nigra Dipatrino, kies statuo mirakle postdaŭris la kompletan bruliĝon de la monaĥejo en mezepoko.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Kantono Ŝvico pasas la svisa aŭtovojo A4, kiu konektas Zurikon kun la gotarda aŭtovojo A2, kaj ĉe ĝia nordorienta flanko ankaŭ la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro. Same tra la kantono pasas la du gravaj linioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra la Gotardo-Fervojotunelo al Tiĉino kaj de Zuriko al Koiro respektive Buchs kaj Aŭstrio. Krome de oriento al okcidento la linio se la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Lucerno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Loĝantaro de distriktoj en la kantono Ŝvico (2011-12-31). Arkivita el la originalo je 2014-03-07. Alirita 2013-06-04 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝoj de la kantono, germanlingvaj
- paĝoj de la kantono, anglalingvaj Arkivigite je 2005-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Canton of Schwyz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)