Herbert von Karajan
Herbert von Karajan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Heribert Ritter von Karajan |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1908 en Salcburgo |
Morto | 16-an de julio 1989 (81-jaraĝa) en Anif |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Salcburgio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato Mozarta de Salcburgo Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Ernst von Karajan (en) |
Patrino | Martha von Karajan (en) |
Frat(in)o | Wolfgang von Karajan (en) |
Edz(in)o | Eliette von Karajan (mul) (1958–1989) Anita von Karajan (en) (1942–) Elmy Holgerloef (en) (1938–) |
Infanoj | Isabel Karajan (en) ( Eliette von Karajan (mul) ) Arabel Karajan (en) ( Eliette von Karajan (mul) ) |
Okupo | |
Okupo | dirigento teatra reĝisoro muzikdirektoro filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | https://karajan.org/ http://www.karajan.org |
Herbert von KARAJAN (naskiĝinta en la 5-a de aprilo 1908 en Salcburgo mortinta samloke en la 16-a de julio 1989) estis aŭstra dirigento.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Herbert von Karajan naskiĝis kiel Herbert Ritter von Karajan.[1] Li estis pianludanta mirinfano.[2] De 1916 ĝis 1926, li studis en la Mozarteum en sia naskiĝurbo kaj en Vieno. Liaj unuaj profesiaj stacioj estis Ulm kaj Aachen, kie li nomumitis en 1935 kiel plej juna furordirektisto generalmuzikdirektoro.
En 1937 Karajan unuafoje direktis ĉe la Viena Ŝtata Operejo kaj en 1938 ĉe la operejo de Berlino, kie li deĵoris de de 1939 ĝis 1945 kiel ŝtata kapelestro. Post la Dua mondmilito li laboris - post kelkaj malfacilaĵoj pro sia 12 jarojn daŭrinta membreco al NSDAP - ekde 1946 kun la Vienaj Filharmoniistoj kaj estris ekde 1948 la nove fonditan Filharmonian Orkestron en Londono. Kiel artista gvidanto de la viena Gesellschaft der Musikfreunde (ekde 1951) Karajan gajnis internacian renomon. Post la morto de Wilhelm Furtwängler li nomumitis en 1955 muzika estro de la Berlinaj Filharmoniistoj je vivodaŭro.
De 1957 ĝis 1965 Karajan estis direktoro de la Viena Ŝtata Opero kaj krome de 1956 ĝis 1960 arta gvidanto de Festivalo de Salcburgo. En 1967 li inventis similan festivalon dumpaske (Salzburger Osterfestspiele).
Graveco
[redakti | redakti fonton]Karajan estis unu el la plej famaj kaj imponaj direktistoj de la 20-a jarcento, kiu realigis multajn legendajn koncertojn kaj operaranĝojn (ekz. de la simfonioj de Beethoven kaj Brahms). Li ankaŭ tre frue malkovris la novajn eblecojn ligitajn al kompaktdisko kaj videotekniko. Pro malsano li devis retiriĝi en la 1980-aj jaroj komplete por kelkaj jaroj. Pro malkonsentoj kun la manaĝeroj de la Berlinaj Filharmoniistoj li demisiis en aprilo 1989. Kelkajn monatojn poste li mortis.
La Herbert-von-Karajan-fondaĵo, estiĝinta en 1969 laŭ iniciato de Karajan, celas apogi la junajn direktantojn. Tial okazas en Berlino ĉiun duan jaron konkursoj.
Religio
[redakti | redakti fonton]Herbert von Karajan estis ortodoksulo kaj paroĥano de Katedralo de Sankta Triunio en Vieno[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Osborne (1987)
- ↑ Artikolo en Encyclopædia Britannica pri Herbert von Karajan
- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-03) La unua tago en Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09 .
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Karajan, Herbert von", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Herbert von Karajan en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Eliette und Herbert von Karajan Institut
- Herbert von Karajan-biografio Arkivigite je 2010-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Anglalingva honora retpaĝaro por Karajan Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine