Pardubice
Pardubice | |||
germane Pardubitz | |||
urbo | |||
Vido tra Avenuo de Paco al pordego Zelená brána
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pardubice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Tipo de urbo | statuta urbo | ||
Konataj lokoj | Pardubice kastelo, Muelejoj de Winternitz | ||
Riveroj | Elbo, Chrudimka | ||
Situo | Pardubice | ||
- alteco | 237 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 19″ N 15° 46′ 45″ O / 50.03861 °N, 15.77917 °O (mapo) | ||
Areo | 82,655 km² (8 265,5 ha) | ||
Loĝantaro | 92 362 (2024) | ||
Denseco | 1 117,44 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1295 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 530 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 555134 | ||
Katastraj teritorioj | 20 | ||
Lokaj partoj | 32 | ||
Bazaj setlejunuoj | 73 | ||
Urbaj partoj | 8 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pardubice | |||
Retpaĝo: www.mesto-pardubice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Pardubice ( elparolu; germane Pardubitz) estas regiona urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la orienta Bohemio ĉe la kunfluo de la riveroj Elbo kaj Chrudimka. En 2024 ĝi havis 92 362 loĝantojn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Valy, Kunětice, Třebosice, Černá u Bohdanče, Spojil, Barchov, Bezděkov, Lázně Bohdaneč, Dašice, Tuněchody, Úhřetice, Srnojedy, Sezemice, Přelouč, Úhřetická Lhota, Staré Hradiště, Staré Jesenčany, Srch, Rybitví, Starý Mateřov, Ostřešany, Mikulovice, Kostěnice kaj Živanice.
La urbo famas pro sia speciala spickuko (ĉeĥe perník) kaj Velká pardubická - la plej malfacila kaj plej prestiĝa ĉevala vetkonkuro en la kontinenta parto de Eŭropo (kun timata 9m larĝa fosaĵo de Taxis).
Urbaj partoj
[redakti | redakti fonton]- Pardubice 1 – Bílé Předměstí (parto), Pardubice-Staré Město, Zámek, Zelené Předměstí (parto)
- Pardubice 2 – Polabiny, Cihelna
- Pardubice 3 – Bílé Předměstí (parto), Studánka (parto)
- Pardubice 4 – Bílé Předměstí (parto), Černá za Bory, Drozdice, Mnětice, Nemošice, Pardubičky, Staročernsko, Studánka (parto), Žižín
- Pardubice 5 – Dražkovice, Nové Jesenčany, Zelené Předměstí (parto)
- Pardubice 6 – Lány na Důlku, Opočínek, Popkovice, Staré Čívice, Svítkov, Zelené Předměstí (parto)
- Pardubice 7 – Doubravice, Ohrazenice, Rosice, Semtín, Trnová
- Pardubice 8 – Hostovice
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la ekzisto de la urbo devenas el la jaro 1295, kiam tie la papo Bonifaco la 8-a fondis monaĥejon de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo kaj preĝejon de Sankta Bartolomeo. En 1340 heredis la urbon Arnošt z Pardubic, posta unua praga ĉefepiskopo.
En la vico de posedantoj ni rememoru Smil Flaŝka el Pardubice, Hanuš el Milheim (kiu konstruis la Betleheman kapelon en Prago), Viktorin el Kunštát kaj Poděbrady, patron de la posta ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady.
La plej fama periodo datiĝas ekde la jaro 1491, kiam la urbon aĉetis elstara nobela familio Pernštejn. Tiam ekestis urbo kun firma fortikaĵo. Ekde la jaro 1560 posedis Pardubice la ĉeĥa reĝo.
Ekfloro de la urbo komenciĝas dum la unua duono de la 19-a jarcento rilate al la konstruo de la fervoj-linio Prago-Pardubice-Olomouc kaj ekesto de multaj fabrikoj en la dua duono: Hübner-Opitz fabriko de muelmaŝinoj (1866), sukerfabriko (1869), bierfabriko (1871), fabriko de Prokop (1872), rafinejo de mineraloleoj de la firmao Fanto (1889), kafo-fabriko de J.Franck (1897).
Post la unua mondmilito la industrio plu disvolviĝis, ekestis fabriko Explosia Semtín (kemia industrio), Telegrafia, pli malfrue Tesla (elektronika industrio).
Dum la dua mondmilito tie estis aktiva grupo de rezista movado kontraŭ faŝismo. Fama estas la agado de paraŝutista grupo Silver A, kiu aranĝis atencon kontraŭ Reinhard Heydrich. Post la atenco, dum majo 1942, starigis nazioj en Kasteleto ekzekutejon, kie mortis dum unu monato pli ol 200 homoj, inter ili loĝantoj de tute forbruligita kaj detruita vilaĝo Ležáky.
Post la mondmilito, en la jaro 1949 Pardubice iĝis ĉefurbo de Orientbohemia regiono, kio influis pluan rapidan evoluon de la urbo.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Kvankam Pardubice estas precipe industria kaj trafika centro, ĝiaj loĝantoj ĝuas ankaŭ riĉan kulturan kaj sportan vivon. Sian sidejon tie havas Universitato kaj multaj fakaj mezlernejoj.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento tie disvastigas kulturan vivon „ŝtona“ teatro kun profesia ensemblo. Elstara posteno apartenas ankaŭ al Ĉambra filharmonio.
En Pardubice oni aranĝas multajn sportajn konkursojn, ni nomu almenaŭ la mondfaman ĉevalvetkuran konkurson Velká pardubická, aranĝatan ekde la jaro 1874.
Ankaŭ spidvea konkurso de motorcikloj "Ora kasko" (ekde 1929) kaj tenis-turniro de junioroj allogas multajn sportamantojn.
La loka hokea klubo edukis multajn ĉampionojn, majstrojn de la mondo kaj olimpikajn venkintojn.
En Pardubice eblas vidi multajn vidindaĵojn. Ankaŭ en la proksima ĉirkaŭaĵo la vizitanto trovos ĉarmajn kaŝejojn por ripozo de la korpo kaj animo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 197 |
1880 | 10 292 |
1890 | 18 724 |
1900 | 25 230 |
1910 | 32 029 |
1921 | 36 642 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 28 846 |
1950 | 39 080 |
1961 | 56 968 |
1970 | 71 347 |
1980 | 91 855 |
1991 | 94 636 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 90 889 |
2014 | 89 432 |
2016 | 89 638 |
2017 | 90 044 |
2018 | 90 335 |
2019 | 90 688 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 91 727 |
2021 | 89 619 |
2022 | 88 520 |
2023 | 92 149 |
2024 | 92 362 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]Trajna transporto
[redakti | redakti fonton]Pardubice estas grava nodo en la fervoja trafiko en Ĉeĥio. En Pardubice haltas ĉiuj personaj kaj longdistancaj personaj (ankaŭ noktaj) trajnoj.
Fervoje estas Pardubice ligita al jenaj urboj:
- Hradec Králové - norden
- Brno - suden
- Prago - okcidenten
- Olomouc - sudorienten
- Ostrava - orienten
- Havlíčkův Brod - suden
- Liberec - nordokcidenten
Aera transporto
[redakti | redakti fonton]Pardubice havas internacian flughavenon, kiu situas sud-oriente de la urbocentro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Pernštýn-placo
[redakti | redakti fonton]La formon kaj aspekton de la placo ordonis elkrei jam Vilém z Pernštejna. Li ankaŭ decidis plibeligi la aspekton de la domoj. La domoj de la historia kerno de la urbo reprezentas tri bazajn etapojn de konstrua evoluo, la malfrugotikan kun ŝtona embrazuro de la fenestroj kaj desegnitaj niĉoj, la renesancan kun terakotaj fenestroj, la malfrubarokan kaj la klasicisman kun ornamaĵoj de la gabloj.
Tuj malantaŭ la Verda pordego staras malfrugotika domo n-ro 77 (nuna Regiona biblioteko), kiu estas modelo de la stilo. Meze de norda flanko de la placo situas la urbodomo, konstruita en la jaroj 1893-1894 en novrenesanca stilo laŭ la projekto de J. Vejrych. Fasado kun reliefo "Jonaso kaj baleno" donis nomon al la plej valora domo sur la placo - "Ĉe Jonaso" (devenanta el la jaro 1797). Dominanto de la suda flanko estas la gastejo "Blanka ĉevaleto", menciata jam ekde jaro 1507. Centre de la placo situas 6 metrojn alta korinta pesta kolono kun statuo de la sankta Virgulino Maria. La kolono estas ĉirkaŭita per balustrado kun statuoj de ĉeĥaj sanktuloj.
Kastelo
[redakti | redakti fonton]La fortikaĵa sistemo ĉirkaŭ la kastelo estas eminenta en la mezeŭropa historio de armea konstruado inter la gotika kaj renesanca epokoj. La kernon de la kastelo kreas gotika burgo el la unua duono de la 14-a jarcento.
Vilém z Pernštejna rekonstruis burgon en malfrugotika stilo. Liaj filoj poste (1529 ĝis 1541) daŭrigis en stilo renesanca. Ekde la jaro 1560 la kastelon posedis la reĝa kamero. Dum la regado de la imperiestroj Maksimiliano la 2-a kaj poste Rudolfo la 2-a la kastelo estis aranĝita laŭ projekto de la itala konstruisto Ulricco Aostalli. La aranĝo en la baroka stilo devenas el la jaroj 1723–1726.
Post dek jaroj da rekonstruo la kastelo estas denove publike alirebla.
Preĝejo de Sankta Bartolomeo
[redakti | redakti fonton]La areo de la preĝejo estas loko de la plej malnova mezepoka loĝado en la urbocentro. La monaĥejo, fondita ĉi tie en la dua duono de la 13-a jarcento malaperis nur post husana atako en la jaro 1421.
En la jaroj 1507–1514 estis la preĝejo de sankta Bartolomeo rekonstruita en malfrugotika stilo kaj estis uzata kiel entombiga loko de la nobela familio Pernštejn. Atestas pri tio portalo el la jaro 1519 en la norda parto, la plej malnova renesanca memoraĵo en la urbo kun surskribo kaj genta blazono. En la jaro 1912 estis al la preĝejo alkonstruita okcidenta antaŭĉambro laŭ la projekto de B. Dvořák. La ĉefa altara bildo de M. L. Willman devenas el la jaro 1692 kaj prezentas la torturon de sankta Bartolomeo.
Verda pordego
[redakti | redakti fonton]La sesdek metrojn alta turo, antaŭe kun du pordegoj, devenas laŭvere jam el epoko antaŭ-pernŝtejna. Post la jaro 1507 ĝi estis aranĝita en malfrugotika stilo kaj post la dua plena forbrulo de la urbo en la jaro 1538 ĝi estis plialtigita je triono de alteco kaj la tegmento estis kovrita per kupra lado. La verda koloro de la patino donis nomon al la pordego antaŭe nomita Praga (laŭ direkto de elirvojo el la urbo) Verda. La reliefo, bildiganta la legendon de la ekesto de blazono de la urbo, devenas de la skulptisto B. Vlček laŭ la desegno de Mikoláš Aleš. El la turo ĉiu povas trarigardi urbon kaj eĉ (dum bela vetero) la malproksiman ĉirkaŭaĵon.
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]En la urbo naskiĝis:
- Karel Emanuel Macan
- Johann Franz Kempen, Freiherr von Fichtenstamm, aŭstra oficiro kaj fondinto de la ĝendarmaro
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Rosignano Marittimo en Italio
- Skellefteå en Svedio
- Selb en Germanio
- Schönebeck en Germanio
- Merano en Italio
- Doetinchem en Nederlando
- East Lothian en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Golegã en Portugalio
- Jerez de la Frontera en Hispanio
- Pernik en Bulgario
- Sežana en Slovenio
- Vysoké Tatry en Slovakio
- Waregem en Belgio
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En Pardubice okazis la 4-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en la jaro 1982.
Pardubice estas sidejo de la
- Asocio de Esperantistoj Handikapuloj [1]
- Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice
- Estas tie gastiganto de Pasporta Servo.
En 2020 aperis Pardubice - Turisma gvidlibro en Esperanto[1], 80 p. 15×10,5 cm.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Pardubice - Turisma gvidlibro en Esperanto, Katalogo de UEA
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Visitpardubice turisma retejo pri la urbo (ĉeĥe, angle, germane, nederlande, pole)
- Pardubice - la urbo prezentas sin mallonga profesia filmo dublita al Esperanto
|
|