Dunatria pirofosfato
Natria pirofosfato dubaza | ||
Kemia strukturo de la Dunatria pirofosfato | ||
3D Kemia strukturo de la Dunatria pirofosfato | ||
Kemia strukturo de dunatria pirofosfato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 7758-16-9 | |
ChemSpider kodo | 22859 | |
PubChem-kodo | 24451 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Blanka kristala polvo aŭ granuloj | |
Molmaso | 221,94 g mol−1 | |
Denseco | 2,31 g/cm3 | |
Fandopunkto | >600 °C | |
Solvebleco | Akvo:17 g/100 mL (20 °C) | |
Nesolvebleco | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2650 mg/kg (muso, buŝa) | |
Ekflama temperaturo | Ne brulema | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P305+351+338, P337+313, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Dunatria pirofosfato, pirofosfato de natrio dubaza aŭ Na2H2P2O7 estas neorganika salo de natria hidroksido kaj pirofosfata acido, blanka solido kiu agas kiel bufro kaj kelatigagento, kun multaj aplikoj en la nutro-industrio. Kiam kristaliĝinta el akvo, ĝi estigas heksahidraton, sed ĝi senhidratiĝas super la meditemperaturo.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]- Preparado per malkomponiĝo de hejtata natria fosfato unubaza:
- Neŭtraliga reakcio de pirofosfata acido kaj natria hidroksido:
- Reakcio inter saturita solvaĵo de natria pirofosfato kaj acetata acido:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]- Kristaloj de natria pirofosfato dubaza perdas akvon vakue kaj per hejtado:
- Kiam malrapide hejtita ĝi malkomponiĝas en aliajn fosfatojn:
- Kiam hejtado daŭras plu:
- Ĝi malkomponiĝas en hejtita akvo:
- Ĝi reakcias kun alkaloj por estigi neŭtralan salon:
Nutro-uzoj
[redakti | redakti fonton]Dunatria pirofosfato estas tre populara kiel fermentigagento en bakpulvoroj. Ĝi kombiniĝas kun natria bikarbonato por liberigi karbona duoksido:
Ĝi disponeblas laŭ gamo da gradoj kiuj afekcias la rapidon de la reakcio. Pro tio ke la rezulta fosfato prezentas strangan guston, tiu salo uzatas en tre dolĉaj kukoj kiuj duonkaŝas tiun proprecon. En Usono ĝi estas grande konsiderata kiel sekura por uzo en nutraĵoj. Ĝi same uzatas en konservitaj marfruktoj por tenado de la koloro kaj malpliigo de la malbonodoro dum manipulado. Ĝi estas acida fonto en la reakcio kun bakpulvoro por fermentado de bakitaĵoj.
En bakpulvoro, ĝi estas identigita kiel nutro-aldonaĵo E450, kaj en konservitaj viandoj, ĝi plirapidigas la konvertiĝon de natria nitrito al nitrito (NO2−) per formiĝo de peranta nitrita acido, kaj povas plibonigi la kapablecon je akvokonservado. Dunatria pirofosfato same troviĝas en glaciiĝintaj terpomaj derivaĵoj , kie ĝi uzatas por ne permesi ke la koloro de la terpomoj malheliĝu.
Aliaj uzoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi uzatas en ledotraktado, por forigo de feraj makuloj el ledo. Ĝi stabiligas la solvaĵojn de hidrogena peroksido kontraŭ reduktiĝo. Kune kun sulfamata acido ĝi uzatas en purigaj aplikoj, ĉefe por forigo de sapŝtono. Kiam aldonata al hejtata akvo, ĝi faciligas la forigon de hararo kaj haŭto en mortigado de porkoj, kaj plumoj kaj haŭto en mortigado de kokinoj. En petrola produktado, ĝi eble uzatas kiel dispersanto en putoborado.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- LiveStrong
- Sigma Aldrich
- Chemical Book
- ChemNet
- Food Chemicals Codex
- CRC Handbook of Food Additives, Second Edition, Volume 1, Thomas E. Furia
- The Science of Bakery Products, W. P. Edwards
- Geological Survey Professional Paper
- Food Antioxidants: Technological: Toxicological and Health Perspectives[rompita ligilo], D.L. Madhavi, S.S. Deshpande, D.K. Salunkhe
|